Walchwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Walchwil (stacidomo).
Walchwil
Blazono de Walchwil
Rigardo de Rigi al la Lago de Zugo, Walchwil videblas je la lagobordo sur la dekstra bildflanko
komunumo en Svislando
Kantono Zugo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Zugo.
Koordinatoj  47° 6′ 0″ N 8° 31′ 0″ O / 47.10000 °N, 8.51667 °O / 47.10000; 8.51667 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 0″ N 8° 31′ 0″ O / 47.10000 °N, 8.51667 °O / 47.10000; 8.51667 (mapo)
Areo 15,90 km²
Alteco 417 m super marnivelo
Poŝtkodo 6318
Komunumkodo {{{kodo}}}
vdr

Walchwil (prononcu valĥvil) estas komunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 3440 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Walchwil situas ĉe la orienta bordo de la Lago de Zugo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Walchwil limas al la Lago de Zugo en okcidento, al la urbo Zugo en nordo, al Unterägeri en oriento al la zuga eksklavo Alpli en sudokcidento kaj al la ŝvica komunumo Arth en sudo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Walchwil havas stacidomon sur la Gotardlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj inter la urbo Zugo kaj Ŝvico. De Walchwil ekzistas ankaŭ liniŝipoj sur la Lago de Zugo al Arth, Zugo, Buonas kaj Ĥamo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Walchwil datiĝas el la jaro 1283 sub la nomo Walchwile.

En la 13-a jarcento la Habsburgoj heredis la voktorajtojn pri Walchwil de la Grafoj de Kiburgo kaj pandigis ilin al la Sinjoroj de Hünenberg. Ĉi-lastaj vendis la voktrajtojn en la jaro 1352 al la lucernano Werner von Stans kaj tiel fariĝis posedaĵo de la Svisa Ĵurkomunumo. Liaj filoj vendis en la jaro 1379 tiujn rajtojn al la urbo Zugo, kiu tiel akiris sian unuan voktejon. Pro la Helveta Revolucio Walchwil en la jaro 1798 fariĝis memstara politika komunumo kaj en la jaro 1804 akiris ankaŭ la eklezian sendependecon de Zugo ricevante la pastrorajtojn pri la kapelo, kiu jam estis konstruita en la jaro 1497.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]