Waldenburg BL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Waldenburg (BL))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Waldenburg
Waldenburg
Blazono de Wadenburg
Ĉefstrato en la malnova urbeto kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Waldenburg
Koordinatoj  47° 23′ 0″ N 7° 45′ 0″ O / 47.38333 °N, 7.75000 °O / 47.38333; 7.75000 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 0″ N 7° 45′ 0″ O / 47.38333 °N, 7.75000 °O / 47.38333; 7.75000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1246
Areo 8,30 km²
Alteco 532 m super marnivelo
Poŝtkodo 4437
Komunumkodo 2895
Mapo de Waldenburg
vdr

Waldenburg estas komunumo kaj historia urbeto en la svisa Kantono Bazelo Kampara. Ĝi estas la ĉefloko de la samnoma distrikto. La komunumo havis 1246 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbeto Waldenburg situas ĉe la suda fino de la antaŭa Frenkenvalo, kiu ankaŭ nomiĝas Waldenburg-valo, ĉe la limo al Kantono Soloturno. Sur la teritorio de la komunumo situas la plej alta punkto de la kantono, nome la monto Hinteri Egg kun alteco de 1169 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Waldenburg limas en okcidento al Reigoldswil kaj Liedertswil, en nordoriento al Oberdorf BL, en sudo al Langenbruck, kaj en sudokcidento al Mümliswil-Ramiswil, kiu situas en Kantono Soloturno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Waldenburg estas la finhaltejo de la Waldenburg-Fervojo, etŝpurfervojo, kiu kondukas de Liestal tra la Waldenburg-valo al Waldenburg. La urbeto situas ĉe la pasejvojo al la Supra Hauensteinpasejo, kiu ligas la kantonojn Bazelo Kampara kun Soloturno

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Waldenburg datiĝas el la jaro 1244 kiel Waldenburch. Laŭ arĥeologiaj trovaĵoj supozeble jam la romianoj posedis fortikaĵon sur la teritorio de la posta komunumo por sekurigi la vojon tra la Supera Hauensteinpasejo. En mezepoko la regiono apartenis al Onoldswil, kiu estis posedaĵo de alzacaj monaĥoj. Okaze de la malfermo de la Gotardpasejo la barono Hermann von Froburg fondis la urbeton Waldenburg, kiu fariĝis en la jaro 1366 posedaĵo de la bazela episkopo kaj en 1400 de la urbo Bazelo. Post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 Waldenburg fariĝis distriktĉefloko de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara. (Fontindiko: Tiu-ĉi alineo baziĝas sur libera traduko el la artikolo de la germanlingva vikipedio.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]