Lauter (Glan)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Waldlauter)
Lauter
Mapo
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio,
Rivera reto Rejno
Longeco 39,4 km
Fluo
Fonto apud Kaiserslautern
- Alteco super marnivelo 249 m
Enfluejo apud Lauterecken en la rivereton Glan
- Alteco 159 m
Geografio
Trairataj urboj Kaiserslautern
Trairataj urbetoj Wolfstein, Lauterecken
Alfluantoj
- Dekstraj Eselsbach, Otterbach
- Maldekstraj Mooslauter
artefaritaj fontlageto kaj rojovojo en la parko “Neumühlpark“ de la iama Gartenschau Kaiserslautern
vdr
La rojo en Wolfstein
Ritterstein, (kavalira ŝtono) proksime al la fonto de la rojo

La rivereto Lauter, ankaŭ nomata Waldlauter, por distingi ĝin de la sudpalatinata Wieslauter, estas 39,4 km longa, orografie dekstra flankrivero de la rivero Glan en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La rivereto fontas en la Palatinata Arbaro kaj fluas tra la Nordpalatinata Montarlando al la rivero Glan.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivereto Lauter fontas ĉ. 3 km sudoriente de Kaiserslautern je alteco 249 m super marnivelo. la fonto nomiĝas Lauterspring. En la urbo ĝi fluas grandparte subtere. En la areo de la Gartenschau Kaiserslautern (ĝardenekspozicio Kaiserslautern) oni konstruis fontlageton de kie la "Nova Lauter" trafluas la „Neumühl“-parkon. La enkanaligita rivereto kaj la "Nova Lauter" kuniĝas norde de la urborando. De tie la rivereto fluas grandparte nordokcidenten trans Otterbach, Katzweiler, Hirschhorn, Untersulzbach, Olsbrücken, Kreimbach-Kaulbach, Wolfstein, Oberweiler-Tiefenbach, Heinzenhausen kaj Lohnweiler por enflui en Lauterecken je alteco de 159 m super marnivelo de dekstre en la rivereton Glan.

Sur la rivervojo de 39,4 km la rivereto superas altodiferencon de 90 m, kiu egalas mezan deklivecon de 2,3 ‰. Ĝi deakvigas areon de 275,649 km² trans Glan, Nahe kaj Rejno al la Norda Maro.

Flankriveroj[redakti | redakti fonton]

La plej longa flankrivero de la Lauter estas la 12,3 km longa Eselsbach. La 10,3 km longa Mooslauter havas kun 50,517 m² la plej grandan akvokolektan areon. Nun sekvas listo de la flankriveroj de la fonto ĝis la enfluejo. Indikita estas la orografia situo[1], la longeco[2], la grandeco de la ajvokolekta areo[2], la alteco de la enfluejo[1] kaj la Germana Akveja Kodo[2].

nomo
situo
longeco
[km]
akvokolekta areo-
gebiet [km²]
enflueja
alteco
[m. s.m.]
DGKZ
Hammerbach maldekstre 3,2 3,813 233 254662
Eselsbach dekstre 12,3 27,888 226 254664
Otterbach dekstre 9,1 29,564 217 254666
Frauenwiesbach maldekstre 4,4 10,344 215 2546672
Kohbach maldekstre 1,5 0,820 214 25466732
Eimerbach maldekstre 1,1 1,092 214 25466734
Becherbach dekstre 5,5 5,080 211 2546674
Mehlbach dekstre 5,0 3,718 210 2546676
Lauterbach dekstre 4,7 4,259 209 2546678
Mooslauter maldekstre 10,3 50,517 209 254668
Wohlbach dekstre 2,4 1,979 209 254669112
Sulzbach maldekstre 2,3 3,603 207 25466912
Rutzenbach dekstre 3,3 2,808 205 25466914
Holzgraben dekstre 1,9 2,865 204 254669192
Frankelbach maldekstre 3,8 5,085 203 2546692
Kaulbach maldekstre 2,0 1,545 202 254669312
Kreimbach dekstre 1,9 3,207 200 25466932
Schmeißbach maldekstre 1,7 1,119 196 25466934
Lammelbach maldekstre 1,8 1,923 194 254669392
Selbach maldekstre 1,5 1,781 190 25466952
Roßbach dekstre 3,1 3,124 190 2546694
Breitbach dekstre 2,8 3,747 187 254669592
Königsbach maldekstre 2,9 3,349 179 2546696
Mausbach maldekstre 2,0 2,155 166 2546698

Medio[redakti | redakti fonton]

La akvokvalito estas inter Kaiserslautern ĝis Katzweiler kaj Olsbrücken ĝis Wolfstein kritike ŝarĝita, en la ceteraj partoj nur apenaŭ ŝarĝita (stato 2005).[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Topografische Karte 1:25.000
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland. Arkivita el la originalo je 2018-10-18. Alirita 2014-08-16.