Waldshut-Tiengen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waldshut-Tiengen
Blazono
Waldshut-Tiengen (Germanio)
Waldshut-Tiengen (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • limurbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Waldshut
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07751, 07741
Poŝtkodo 79741–79761
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7890
Aŭtomobila kodo WT
Oficiala Municipokodo 08337126
Subdivido 2 urbocentroj (Kernstadt) kaj 10 urbopartoj (Stadtteil)
Politiko
Komunumestro Martin Albers
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Kaiserstraße 28-32
79761 Waldshut-Tiengen
Demografio
Loĝantaro 24605 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 47° 37′ N, 8° 13′ O (mapo)47.6230555555568.2144444444444Koordinatoj: 47° 37′ N, 8° 13′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 341 m
Areo 77,98 km²
Oficiala retejo https://www.waldshut-tiengen.de/
vdr
Malnova urbo de Waldshut
Kastelo Tiengen

Enkonduko

Waldshut-Tiengen estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Waldshut de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 22670 loĝantojn.

Geografio

Waldshut-Tiengen situas ĉe la norda bordo de la rivero Rejno, kiu formas tie la landlimon kun Svislando.

Trafiko

Waldshut-Tiengen situas unuflanke ĉe trajnlinio de Germana Fervojo de Ŝafhaŭzo al Bazelo Badena Stacidomo kaj aliflanke estas la finhaltejo de trajnlinio de la svisa kompanio THURBO tra Bad Zurzach, Eglisaŭ, Bülach, Embrach-Rorbas al Vinterturo.

Historio

Ĝis la jaro 1803 la urbo Waldshut apartenis al la habsburgaAŭstrio kaj Tiengen estis la sidejo de la kampargrafoj de Klettgau. En la jaro 1410 la grafejo transiris per edziĝo unue al la grafoj de Sulz. Post la elmortiĝo de ties viraj familianoj en la jaro 1687 ĝi fariĝis per edziĝo posedaĵo de la princoj de Schwarzenberg. La municipo Gurtweil unue apartenis al la Princabatejo Sankt-Galo, poste al la Monaĥejo Rejnaŭo, kaj ek e la 30-jara Milito al la Monaĥejo Sankt-Blazio.

Dum la Milito de Waldshut en la jaro 1468 Tiengen estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo, dum la urbo Waldshut estis sieĝita kaj parte detruita. Laŭ la legendo la fraŭloj de Waldshut post plursemajna sieĝo nutregis sian lastan virŝafon kaj promenigis ĝin sur la urba muro, kio konvinkis la svisojn fini la sieĝon. Okaze de la preĝejbenfesto de Waldshut oni ĉiujare rememoras tiun eventon.

En la jaro 1805 Waldshut fariĝis parto de Baden-Virtembergo kaj parto de distrikto, kies sidejo dum la jaroj plurfoje ŝanĝiĝis, ĝis ĝi fariĝis en la jaro 1939 la distrikto Waldshut, kiu per la reformo de 1973 estis grandigita al ĝis aktuala grandeco.

Ankaŭ Tiengen en la jaro 1806 estis aligita al Baden-Virtembergo. Kadre de la komunumreformo de 1975 Tiengen estis kunigita kun Waldshut al la nova urbo Waldshut-Tiengen, kiu tiel nun superas la limon de 20'000 loĝantoj kaj atingis kun efiko de la 1-a de julio 1976 la rangon de granda distrikturbo.

Eksteraj Ligiloj

greke Oficiala retejo de la urbo Waldshut-Tiengen

Notoj kaj referencoj