Wallace George du Temple

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wally kaj Olga du Temple

Wallace (Wally) George DU TEMPLE, filo de aerarmea oficiro kiu fondis la golfludejon Ardmore en Sidney apud Viktorio (Brita Kolumbio). Li ioman tempon vivis en la nordo kaj oriento de Kanado, kie li lernis Esperanton, sed plejparte li sin dediĉis al la Esperanto-movado de la pacifika marbordo: tie li ne nur fondis la Esperanto-klubon de Viktorio, sed organizis kaj la 2an Pacifikan Kongreson de Esperanto en 1980 kaj la 69an Universalan Kongreson en 1984, kies Lokan Kongresan Komitaton li prezidis. Multfoje li organizis la regionan kunvenon por esperantistoj de okcidenta Kanado kaj nordokcidenta Usono, NOREK.

Por Wally, Esperanto estas ne nur lingvo de interesiĝo, sed ankaŭ familia lingvo: en 1974 li edzinigis la moravian esperantiston Olga du Temple, kaj kune ili havis gefilojn, Hana kaj Evan, kiuj edukiĝis kiel denaskaj esperantistoj.

Estrarano de Kanada Esperanto-Asocio dum tri jardekoj, Wally ankaŭ servis la tut-kanadan movadon kiel redaktoro de la landa Esperanto-revuo Lumo, prezidanto de KEA (1979-1981, 1988-1989, 2006-2007), kaj reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1982-84). Li elektiĝis Honora Membro de KEA en 1999.