Eptingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wallburgstüel)
Eptingen
Blazono de Eptingen
Vilaĝokerno de Eptingen kun preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Waldenburg
Koordinatoj  47° 23′ 0″ N 7° 49′ 0″ O / 47.38333 °N, 7.81667 °O / 47.38333; 7.81667 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 0″ N 7° 49′ 0″ O / 47.38333 °N, 7.81667 °O / 47.38333; 7.81667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 520
Areo 11,19 km²
Alteco 568 m super marnivelo
Poŝtkodo 4458
Komunumkodo 2885
Mapo de Eptingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Eptingen (en Esperanto ankaŭ Eptingo, en la alemana Eptige) estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 520 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eptingen situas ĉe la suda fino de la valo de Diegten. La komunumo estas kompete ĉirkaŭita de montoj de la Ĵurasa Montaro. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Eptingen en la fundo de la valkaldrono la setlejoj Chall en la sudo sur alteco de 830 m s.m., Hagnau duonvoje inter la vilaĝo Eptingen kaj Chall, Schmutzberg en sudoriento de la komunumo, Steinägerten duonvoje inter Schmutzberg kaj la vilaĝo Eptingen, Witwald en nodo sur alteco de 654 m s.m., Sagi en nordo okcidente de la aŭtovojo, Hasel en nordokcidento, okcidento de la kernvilaĝo Dangeren, Habsen, Leutschenholden kaj Wallburgstüel, kaj sudokcidente de la kernvilaĝo Lungeren, Niederbelchen kaj Oberbelchen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Eptingen limas en nordo al Diegten, en nordoriento al Läufelfingen, en sudoriento al Hauenstein-Ifenthal (Kantono Soloturno), en sudo al Hägendorf (Kantono Soloturno), en sudokcidento al Langenbruck, kaj en nordokcidento al Bennwil.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas konata pro ĝia mineralakva fonto. La entrepreno Mineralquelle Eptingen AG [Mineralfonto Eptinga Akcisocieto] ĉi tie enboteligas la mineralakvon Eptinger. La kapacito de la fabriko estas inter 400000 kaj 500000 boteloj tage kaj ĝi laborigas 72 personojn. La mineralfonto ankaŭ allogas kuracturismon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al la publika trafikreto Eptingen estas konektita per poŝtaŭtolinio tra la Dietgenvalo al Sissach.

Okcidente de la vilaĝo pasas la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo tra Lucerno al Gotardo, al kiu Eptingen posedas propra aliro, kaj kiu malaperas sude de la vilaĝo en la 3,18 kilometrojn longa Belchentunelo tra la Ĵurasa Montaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Eptingen datiĝas el la jaro 1145 kiel Ebittingen.

En mezepoko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo ekzistis du setlejoj, nome Ruch-Eptingen, kiu kongruas kun la hodiaŭa vilaĝo kaj Wild-Eptingen proksimume 100 metrojn pli alte, kiu malaperis. La Baronoj de Eptingen konstruis kastelojn sur la monteto Schanz kaj apud Witwlad. En la jaro 1487 la Baronejo Eptingen estis vendita al la urbo Bazelo. Post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 la vilaĝo kiel parto de la distrikto Waldenburg aliĝis en la jaro 1833 al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]