Wallenried

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wallenried
Blazono de Wallenried
Blazono de Wallenried
Blazono de Wallenried
Vilaĝeniro de Wallenried, alvenante de Villarepos
Vilaĝeniro de Wallenried, alvenante de Villarepos
Vilaĝeniro de Wallenried, alvenante de Villarepos
former municipality of Switzerland • vilaĝokvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 52′ 25″ N 7° 6′ 57″ O / 46.87361 °N, 7.11583 °O / 46.87361; 7.11583 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 25″ N 7° 6′ 57″ O / 46.87361 °N, 7.11583 °O / 46.87361; 7.11583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 438
Areo 3,86 km²
Alteco 559 m super marnivelo
Poŝtkodo 1784
Komunumkodo 2283
Mapo de Wallenried
Mapo de Wallenried
Mapo de Wallenried
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Wallenried (malnova franclingva nomo Esserts) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 438 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wallenried situas proksimume 6 kilometrojn sude de Morato en la fontregiono de la rojo Echelles, kiu alfluas al Chandon, siavice alfluanto de la Lago de Morato, kiu situas proksimume 7 kilometrojn norde de la vilaĝo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Wallenried kaj la setlejo Grand Clos norde de la vilaĝo kaj diversaj izolitaj bienoj. En la sudo de la komunumo troviĝas golfludejo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,86 km², de kiuj 17,3% estas kovritaj de arbaro, 61,6% servas por agrikulturo kaj 20,9% por setlado. [2]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wallenried situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 182 de Morato al Friburgo pasas laŭlonge de la orienta komunumolimo. La komunumo atingeblas de flankaj vojoj de Villarepos, Guschelmuth kaj Courtepin. La komunumo ne posedas propran konekton al la publika transportreto, la stacidomo Courtepin de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Morato al Friburgo tamens situas en piedira distanco de la vilaĝo centro ĉe la suda komunumlimo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wallenried estas oficiale dulingva. Okaze de la popolnombrado de 2000 53,5% de la loĝantaro estis franclingva kaj 43,6% germanlingva.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Wallenried datiĝas el la jaro 1337 kiel Essert. Dum mezepoko Essert estis aparta Senjorujo, kiu en la jaro 1442 estis akirita de la urbo Friburgo kaj apartenis ek de tiam al la Malnova Kamapro de Friburgo. En la 17-a jarcento Essert alinomiĝis al Wallenried. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 kaj poste ĝis 1848 al la distrikto Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la friburga Lagodistrikto.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]