Beinwil (Freiamt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wallenschwil)
Beinwil
Blazono de Beinwil
Blazono de Beinwil
Blazono de Beinwil (Freiamt)
Beinwil (Liberdistrikto)
Beinwil (Liberdistrikto)
Beinwil (Liberdistrikto)
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 13′ 55″ N 8° 20′ 45″ O / 47.23194 °N, 8.34583 °O / 47.23194; 8.34583 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 55″ N 8° 20′ 45″ O / 47.23194 °N, 8.34583 °O / 47.23194; 8.34583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1046
Areo 11,28 km²
Alteco 580 m super marnivelo
Poŝtkodo 5637
Komunumkodo 4224
Mapo de Beinwil
Mapo de Beinwil
Situa mapo de Beinwil
vdr

Beinwil (Freiamt) [Beinwil (Liberdistrikto), prononcu Bajnvil] estas komunumo en la Distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1029 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008, kiu nombro modeste kreskis al 1046 ĝis la fino de 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Beinwil konsistas el 5 malgrandaj vilaĝoj, kiuj situas ĉe la orienta deklico de la monto Lindenberg, nome Beinwil mem sur alteco de 580 m s.m. en la centro de la komunumo, Brunnwil sur alteco de 719 m s.m., Wallenschwil sur alteco de 463 m s.m., Wiggwil sur alteco de 592 m s.m. kaj Winterschwil sur alteco de m s.m. Sur la teritorio de la komunumo ankaŭ situas la Kastelo Horben. Ĉe loko nomita Galltzi troviĝas la fonto de la rivero Bünz, kiu donas al la valo sian nomon.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,28 km², de kiuj 16,3% estas kovritaj de arbaro, 76,4% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Beinwil limas en nordo al Geltwil, en nordoriento al Benzenschwil, en oriento al Mühlau, en sudo al Auw, kaj en okcidento al Hohenrain kaj Hitzkirch (ambaŭ en Kantono Lucerno).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kun la escepto de la vilaĝo Wallenschwil, kiu situas ĉe la bordo de la kantona ĉefvojo de Lencburgo al Sins, la vilaĝoj de la komunumo Beinwil situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝoj Beinwil, Brunnwil kaj Wallenschwil estas ligitaj per poŝtaŭtolinio al Muri kun la publika trafikreto. La ceteraj du vilaĝoj Winterschwil kaj Wiggwil ne disponas pri publika trafikilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Beinwil datiĝas el la jaro 1153 kiel Beinwilare.

Jam tuj post ĝia fondiĝo en la jaro 1027 la Monaĥejo Muri posedis plurajn bienojn en la vilaĝoj sur la Lindenberg. En la jaro 1239 iu sinjoro Hartmann Viselere cedis gravajn bienojn kun la koncernaj privilegioj al la Abatejo Kappel. Tiuj terenoj fariĝis en la jaro 1415 posedaĵo de la urbo Zuriko, estis en 1586 venditaj al la familio Holdermeyer en Lucerno kaj fine en la jaro 1614 akiritaj de la Monaĥejo Muri, kiu iom post iom ankaŭ akiris la ceterajn posedaĵojn de diversaj senjoroj. La ŝtata suverenceo en tiu tempo apartenis al la Habsburgoj, al kiuj ankaŭ apartenis la alta jurisdikcio. La vilaĝoj Beinwil, Brunnwil, Wallenschwil kaj Wiggwil apartenis al la voktejo Meienberg, dum Winterschwil apartenis al la voktejo Muri.

La voktejo Meienberg en la jaro 1415 estis konkerita de la lucernanoj, devis esti tamen cedita en la jaro 1425 al la komuna posedaĵo de la Svisa Ĵurkomunumo kaj estis integrita al la Liberdistrikto. Post la liberigo de Argovio fare de la francaj trupoj Beinwil apartenis dum la Helveta Respubliko al Kantono Baden, kaj ek de 1803 ĝi formas parton de la distrikto Muri en Kantono Argovio.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La pastra preĝejo Sankt-Petro kaj Paŭlo estas konata pilgrimejo, ĉar tie troviĝas la ostaro de Sankt-Burkard de Beinwil.

En la vilaĝo Wallenschwil troviĝas la vidinda kapelo Sankt-Laŭrencio.

Supre sur la kresto de Lindenberg situas la Kastelo Horben, kiu estis konstruita kiel ripozejoj por la monaĥoj de la Monaĥejo Muri. La kastela kapelo Sankt-Wendelin kun ĝiaj barokaj murpentraĵoj publike viziteblas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]