Walperswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walperswil
Blazono de Walperswil
Blazono de Walperswil
Blazono de Walperswil
Vilaĝeniro de Walperswil
Vilaĝeniro de Walperswil
Vilaĝeniro de Walperswil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 3′ 35″ N 7° 13′ 37″ O / 47.05972 °N, 7.22694 °O / 47.05972; 7.22694 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 35″ N 7° 13′ 37″ O / 47.05972 °N, 7.22694 °O / 47.05972; 7.22694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 918
Areo 6,96 km²
Alteco 468 m super marnivelo
Poŝtkodo 3272
Komunumkodo 0754
Mapo de Walperswil
Mapo de Walperswil
Mapo de Walperswil
vdr

Walperswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 918 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Walperswil situas en la Berna Lagolando proksimume 10 kilometrojn sudsudokcidente de la urbo Bielo. En sudo tra la komunuma teritorio pasas la Hagneck-Kanalo, kiu estis konstruita fine de la 19-a jarcento por protekti la regionon de la regulaj inundoj de la rivero Aro.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,96 km², de kiuj 7,7% estas kovritaj de arbaro, 76,8% servas por agrikulturo kaj 9,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Walperswil limas en nordo al Epsach, en nordoriento al Bühl BE, en oriento al Kappelen, en sudo al Bargen, en sudokcidento al Siselen, en okcidento al Hagneck, kaj en nordokcidento al Täuffelen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Walperswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumon pasas la vojo n-ro 1315 de Täuffelen al Aarberg. Per buslinio de Täuffelen al Aarberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Walperswil datiĝas el la jaro 1078 kiel Vilarwalbert. Dum mezepoko en Walperswil ekzistis kavalira burgo, sur kies fundamento estis konstruita la historia pastora domo, kiu estas monumento de nacia signifo. Fine de la 19-a jarcento Walperswil fariĝis grava loko por la geografia mezurado de Svislando. En la granda marĉo estis mezurita baza linio, kiu kun angulaj observoj al diversaj montoj fariĝis la bazo por la mapoj de Dufour. La mezura bazopunkto en Walperswil estis deklarita kiel monumento de nacia signifo.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]