Walt Disney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Walt Disney
Walt
Naskiĝo 5-an de decembro 1901
en Chicago, Illinois, Usono
Morto 15-an de decembro 1966
en Burbank, Kalifornio, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Walt Disney, plennome Walter Elias DISNEY ([wɔːltə(r) ˈdɪzni]; Esperantigite Valtero Eljas Diznej), (Ĉikago, Ilinojo, 5-an de decembro 1901 - Los-Anĝeleso, Kalifornio, 15-an de decembro 1966), estis mondkonata usona film-produktisto, reĝisoro, scenaristo, desegnofilmisto, voĉaktoro, desegnisto pri komiksoj, entreprenisto, spektaklisto kaj homamanto. Disney estas fama pro sia influo en distrado kaj amuzado en la 20-a jarcento. Kiel kunfondinto de Walt Disney Productions kun lia frato Roy O. Disney, Walt iĝis unu el la plej konataj film-produktistoj en la mondo. La korporacio, kiun li kunfondis, nun konata kiel The Walt Disney Company, hodiaŭ enspezas proksimume 35 miliardojn da usonaj dolaroj.

Disney ĉefe estas notinda pro sia film-produktora laboro, pro esti populara spektaklisto, kaj pioniro de animacio kaj kreado de amuzparkoj. Li kaj siaj kunlaborantoj kreis multajn el la plej famaj fikciaj roluloj, inkluzivante Mickey Mouse, por kiu Disney estis originala voĉaktoro. Disney recivis 59 kandidatiĝojn por Akademiaj Premioj kaj gajnis 26 "Oskarojn", inkluzivante rekordon pro kvar Oskaroj en unu jaro. Li ankaŭ gajnis sep Premiojn Emmy.

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Infaneco[redakti | redakti fonton]

Walt Disney naskiĝis la 5-an de decembro de 1901 kaj havis la tipan infanecon de tiama filo de farmisto. Lia patro, Elias Disney (1859-1941), kies praparencoj devenis el Irlando, alvenis al Usono de Kanado kaj mallonga tempo post edziĝi al Flora Call (18681938), en la jaro 1888, ili ekloĝis en Chicago. Walt estis la kvara el kvin gefiloj. En 1906, la familio translokiĝis al bieno proksime al Marceline en Misurio. Disney diris ke tiuj jaroj estis la plej feliĉaj de lia vivo. Ĉar li kaj lia fratino Ruth estis tro junaj por kunlabori al la biena laboro, ilia tempo pasis inter ludoj. Tiam okazis la unuaj provoj je desegnado de Disney kaj naskiĝis lia ŝato pro la trajnoj.

En 1909, Elias Disney ekmalsaniĝis pro tifoida febro kaj malgraŭ la helpo de liaj plej aĝaj gefiloj, ne eblis daŭrigi la bienan laboron. Li preskaŭ kontraŭvole vendis la bienon kaj la familio luis domon ĝis la jaro 1910, kiam ili translokiĝis al Kansasurbo. Por Walt Disney estis malfacile akcepti forlasi lian kamparan medion.

En Kansasurbo, Elias trovis laboron pri ĵurnaldisdonado por la ĵurnalo Kansas City Star. Walt kaj Roy kunlaboris je la disdonado, kio estis postulema laboro. Ĝi postulis vekiĝi ĉiutage je la 12-a horo nokte.

Laŭ la lernejaj registroj de Kansasurbo, Disney iĝis lernanto de la Benton Grammar School (Gramatika Lernejo Benton) en 1910 kaj sukcese finis tie je la 18-a de Junio de 1911. Li ne estis bonega lernanto pro la nokta laboro kaj ofte li endormiĝis. Li estis revema kaj ofte desegnadis por pasigi la tempon.

Elias forlasis sian laboron en Kansasurbo, translokiĝis kun sia familio al Chicago kaj tie, li akiris parton el la entrepreno O'Zell Company, kiu produktis trinkaĵojn. Tiam Walt daŭrigis sian lernadon en la gimnazio McKinley High School. Samtempe, li laboris por sia patro kaj vespere iris al Arta Instituto de Chicago.

Adolesko[redakti | redakti fonton]

Dum la gimnaziaj jaroj, li desegnis la bildstriojn en la gimnazia ĵurnalo, The village voice. Liaj bildstrioj temis pri politiko kaj patriotismo, bazitaj je la unua mondmilito.

En 1918, li volis sekvi la ekzemplon de sia frato Roy, kiu aliĝis al la armeo. Walt forlasis la gimnazion por ankaŭ aliĝi al la armeo. Tamen la armeo malackeptis lin pro esti tro juna. Li eksciis ke la Ruĝa Kruco akceptis 17-aĝajn knabojn por labori en la ambulancoj kaj li falsis sian naskiĝatestilon por ŝajnigi ke li naskiĝis en 1900 anstataŭ 1901.

La Ruĝa Kruco akceptis lin sed Disney neniam partoprenis en batalo ĉar kiam lia trejnado finiĝis kaj li iris al Eŭropo, tiam ankaŭ la milito finiĝis. Dum la restado en Eŭropo, li ŝoferis ambulancon en Francujo kaj plenigis la ambulancon per desegnoj. Tiam Walt ekis fumi kaj neniam lasis tiun kutimon. En 1919 li petis liberiĝi el sia armea devigo kaj oni revenigis lin al Usono.

Profesia komenco[redakti | redakti fonton]

Newman Laugh-O-Gram (1921)

Walt Disney volis daŭrigi sian artan karieron. Li translokiĝis al Kansasurbo, kie lia frato Roy havis laboron en banko. Roy kontaktis amikon, kiu trovis laboron por Walt en Pesemen-Rubin Art Studio. Tie li kreis anoncojn por ĵurnaloj, magazinoj kaj kinejoj. En tiu loko li renkontis kaj amikiĝis al Ubbe Iwwerks. Ambaŭ dicidis krei kune novan negocon.

Disney kaj Iwwerks fondis la entrepreno "Iwerks-Disney Commercial Artist" en januaro de la jaro 1920. Ili ne atingis multajn klientojn kaj fine forlasis la entreprenon. Poste "Kansas City Film Ad", dungis ilin kaj tie ili laboris pri kinaj anoncoj, kreitaj per prateknikoj por bildmovado. La eblecoj, kiujn havis bildmovado fascinis al Disney. Dum pluraj tagoj li legis pri la temo en biblioteko kaj pri anatomio kaj mekaniko. Li profitis sian tempon en tiu entrepeno por eksperimenti pri bildmovado kaj kinaj teknikoj. Li eĉ provis hejme per kamerao, kiun li prunte prenis de la laborejo.

Post du jaroj en "Kansas City Film Ad", Disney decidis krei novan entreprenon. En 1922 fondis la entreprenon "Laugh-O-Gram Films, Inc.", por krei desegnofilmetojn bazitaj je popolaj fabeloj kaj infanaj rakontoj. Inter liaj dungitoj estis Iwerks, Hugh Harman, Rudolph Ising, Carmen Maxwell, y Friz Freleng. La filmetoj populariĝis en Kansasurbo sed la elspezoj estis pli grandaj ol la enspezoj. Post krei la lastan filmeton (parte desegna, parte realbilda), kiu estis Alice's Wonderland (La Mirlando de Alico), la entrepreno anoncis bankroton en 1923.

Tiam Walt decidis provi en Holivudo. Li vendis sian kameraon kaj ekhavis sufiĉan monon por trajna senrevena bileto al Kalifornio kaj kunportis tien la filmeton pri Alico. Li intencis forlasi la movbildan kinon ĉar li pensis ke ne eblis konkuri kontraŭ la entreprenoj el Novjorko. Li volis fariĝi filmreĝisoro kaj vizitis ĉiun filmentrepreno serĉante laboron sed sensukcese. Tial li reprovis je movbilda kino.

Lia una holivuda laborejo estis remizo ĉe sia onklo Robert. Li sendis la filmeton Alice's Wonderland al novjorka filmdisdonistino Margaret Winkler, kiu montris grandan intereson pro la filmeto kaj dungis al Disney por produkti pli filmojn miksante desegnaj movbildoj kaj realaj bildoj.

Walt petis al Roy preni sur sin la administradon de la nova entrepreno. Roy akceptis. Disney ankaŭ petis al la familio de la ĉefrolulino de Alico (Virginia Davis) translokiĝi al Holivudo kaj ili ankaŭ akceptis. Aldone la familio de Iwerks tranlokiĝis tien ankaŭ. Tiel naskiĝis la Disney Brothers' Studio.

La novaj filmetoj titolitaj "Alice's Comedies" (Komedioj de Alico) havis sukceson. Tiuj filmoj havis plurajn aktorinojn por la ĉefrolo ĝis 1927, kiam ĉesis la produktadon de la serio, tamen tiam la desegnoroluloj fariĝis la plej gravaj roluloj.

Oswald la bonŝanca kuniklo[redakti | redakti fonton]

En 1927, Charles B. Mintz, kiu estis la edzo de Margaret Winkler, nun regis ŝian negocon. Li petis novan filmserion nur desegnobilda, kiu estus disdonota de Universal Pictures. La nova filmserio estis "Oswald the Lucky Rabbit" (Osvaldo la bonŝanca kuniklo) kaj ĝi tuj havis sukceson. Iwerks kreis kaj desegnis la rolulon. Ĝia sukceso pligrandigis la filmstudion de la fratoj Disney. Tiel Walt dungis denove al Harman, Ising, Maxwell kaj Freleng.

En februaro de la jaro 1928, Disney veturis al Novjorko por negoci novan monan interkonsenton kun Mintz. Tamen Mintz volis pagi malpli al Disney kaj aldone Mintz anoncis ke nun la dungitoj de Disney Harman, Ising, Maxwell kaj Freleng, estis dungitoj de Mintz. Iwerks daŭris kun Disney. Disney ne akceptis la kondiĉojn kaj li devis forlasi la kuniklon Osvaldon ĉar uzrajtoj apartenis al Universal Pictures. La entrepreno Disney reakiris laŭleĝe la uzrajton pri Osvaldo en la jaro 2006.

Mickey Mouse (Miĉjo Muso)[redakti | redakti fonton]

Walt Disney decidis krei novan rolulon. Oni ne certe scias ĉu la ideo pri la nova rolulo estis de Disney aŭ de Iwerks sed certe ambaŭ partoprenis en la kreado de Mickey Mouse.

La unua kina apero de Mickey okazis la 15-an de majo de la jaro 1928 en la senvoĉa filmeto Plane Crazy (Freneza aviadilo). Ĉar la filmdisdonistoj ne interesiĝis pri tiu filmeto nek pri la sekva, Disney kreis la sonan filmeton Steamboat Willie, kiu havis grandan sukceson. Tial oni sonorigis la antaŭajn filmentojn kaj de tiam ĉiuj la filmoj de Disney estos sonaj. Disney donis sian voĉon al Mickey ĝis 1947.

Mickey iĝis popularega kaj la Ligo de Nacioj premiis al Disney deklarante la muson "simbolo pri bonvolo" en la jaro 1935. En januaro de la jaro 1930 Mickey ekaperis en ĵurnala bildstrio, kiu havis scenaron de Disney kaj desegnojn de Iwerks. Dum la jardeko de 1930 Disney tute kovris la merkaton per produktoj pri Mickey, kiujn havis grandan sukceson.

Silly Simphonies (Stultaj Simfonioj)[redakti | redakti fonton]

Krom la filmetoj de Mickey, en la jaro 1929, Disney komencis novan filmserion titolitan "Silly Simphonies" (Stultaj Simfonioj). La unua estis "The Skeleton Dance" (La Danco de la skeletoj), kiun plene desegnis Iwerks. Iwerks estis respondeca de la plej granda parto de la filmetoj produktitaj de Disney inter 1928 kaj 1929.

Iwerks decidis lasi la filmstudion de Disney ĉar malgraŭ lia granda laboro, li ĉiam estis subulo. Tial Disney senespere serĉis iun, kiu kapablus anstataŭi al Iwerks. Disney ne kapablis fari lian laboron nek same bone nek ĉefe, same rapide. Dume, Iwerks lanĉis sukcesan filmserion titolitan "Flip the Frog" (Flipo la rano), kiu estis la unua bildmovada filmo kaj kolora kaj sona. Iwerks ankaŭ prezentis aliajn du seriojn kaj lia sukceso minacis la sukceson de Disney.

Disneys dungis plurajn personojn por fari la laboron, kiun Iwerks senhelpe faris, kaj prezentis lian unuan kolorfilmon titolitan "Flowers and Trees" (Floroj kaj Arboj) en 1932, kiu estis unu el la stultaj simfonioj kaj gajnis la Oskaron pro esti la plej bona filmeto bildmovada tiu jaro.

En 1932, Disney ankaŭ gajnis honoran Oskaron pro Mickey Mouse, kies filmetoj koloriĝis ekde 1935.

La ora epoko de la desegnofilmoj[redakti | redakti fonton]

"La frenezaĵo de Disney": Neĝulino kaj la sep nanoj[redakti | redakti fonton]

Bildo de Neĝulino kaj la sep nanoj.

En 1934, Disney ekplanis produktadon por longfilmo pri Neĝulino. Tiam, kiam oni eksciis tion, la filmindustrio nomis la projekton "La frenezaĵo de Disney" kaj ĉiuj pensis ke tiu projekto lasus al Disney en Bankroto. Lia edzino kaj lia frato provis konvinki al Walt pri lasi tiun projekton. Disney dungis al Don Graham, kiu estis instruisto en la Arta Instituto Chouinard, por instrui al la laborantoj de la filmstudi. Ili uzis la filmserion stultajn simfoniojn por praktiki kredeblan desegnomovado pri homoj, la kreadon de desegnaj roluloj kun propra personeco, specialajn efektojn kaj la uzon de fakajn ilojn. Granda klopodo por atingi la altan kvaliton, kiun Disney postulis.

La produktado de Neĝulino kaj la sep nanoj okazis inter 1935 kaj 1937. Antaŭ fini la filmon, la produktadon haltiĝis ĉar la filmstudio ne havis pli monon. Disney devis montri la filmon al la estrado de la Banko de Ameriko, kiuj prunte donis la monon al li. La unua prezentado de la filmo okazis la 21-an de decembro de 1937 kaj ĝi ricevis grandan ovacion. La unua kostotakso estis 250 mil dolaroj, tamen la produktado kostis fine unu miliono kvarcent okdek ok mil dolarojn. La filmo estis la plej sukcesa en la jaro 1938 kaj enspezis ok milonojn da dolaroj. Li aĉetis, per la mono ganinta, domon por siaj gepatroj. Misfunkcio de la gasforno de tiu domo, mortigis la patrinon, unu monato poste. Tiu akcidento akompanis lin dum lia tuta vivo, kaj ĝi suferigis lin je kulposento.

Tiu sukceso faciligis al Disney konstrui novan laborejon en Burbank. En 1940 Disney produktis du longfilmojn pli: Pinokjo kaj Fantasia; el kiuj la dua estis sufiĉe riska projekto, ĉar ne temis pri tipa historio sed pri ok klasikmuzikaj verkoj (inter aliaj de Beethoven, Bach kaj Igor Stravinski), kune kun bildmovadaj rakontetoj similaj al stultaj simfonioj, kiuj fluis laŭ la muziko. La sukceso estis sufiĉe neregula.

Samtempe daŭris la kreado de novaj mallongaĵoj pri la steluloj Mickey, Donald, Goofy kaj Pluto, el kiuj elstaris la mallongaj filmoj Brave Little Tailor (Brava Tajloreto) (1938) kaj The Pointer; ambaŭ havis Miĉjon Muson kiel ĉefrolulon. La produktado de la serio Stultaj Simfonioj finis en 1939.

Striko en 1941[redakti | redakti fonton]

Post pluraj provoj, la laboristoj de dezegnofilma industrio organiziĝis en sindikato. Tiel en 1938 aperis la Screen Cartoonists Guild (Gildo de Ekrandezegnistoj). La sindikato multe laboris por anigi dezegnistojn kaj la plejmulto el la dezegnofilmaj studioj agnoskis la sindikanton. Tamen, Disney malpermesadis la aniĝon de siaj dungitoj en la sindikato. Aliflanke, ekde 1937 estis kreskante malkontenton inter la laboristoj de Disney. Kvankam ili havis la plej bonan salajron de tiu profesio, ili konsideris ke estis neplenumitaj promesoj pri ekstraj pagoj pro ekstraj laborhoroj. Ekzemple, Neĝblankulino kaj la sep nanoj havis senprecedencajn profitojn en la dezegnofilma kinarto; tamen la laboristoj ne partoprenis je la profitoj (verdire, Disney ŝuldiĝis por konstrui la novajn filmstudiojn en Burbank kaj aldonite, Pinokjo kaj Fantasia ne sukcesis tiom, kiom li esperis). Krome, la nomoj de multaj laboristoj ne aperis en la finaj nomlistadoj de la filmoj.

En 1941, Herbert Sorrell, la ĉefa sindikata estro de la laboristoj de Disney, klopodis trakti la agnoskiĝon de la S.C.G. sen sukceso. Dezegnistoj, kiuj havis gravan postenon en la entrepreno, ekzemple Art Babbitt kaj Will Tytla, aliĝis al siaj kunlaborantoj. Disney konsideris ĝin kiel personan perfidon kontraŭ si; do, li maldungis al Babbitt kaj al dekses laboristoj pli. Je la 28-a de majo, laboristoj grandnombre strikis. Tiu mateno, post alveni laborejen, Disney trafis multajn strikgrupojn, kiuj baris la aliron a la studioj.

Laŭ la striko daŭradis, la malkontento kreskis. La studia laboristaro dividiĝis preskaŭ je kvindek elcentoj kaj okazis pluraj luktaj ekprovoj. Disney mem, laŭ kelkaj atestoj, preskaŭ manbatalis kontraŭ Babbitt. Mallonge antaŭ la finiĝo de la striko, Disney pro sugesto de Nelson Rockefeller, kiu estis direktoro de la agentejo pri rilatoj al Latinameriko en la Ŝtata Departamento, ekveturis por rondiri, kiel Bonvola Ambasadoro; tio helpis por trankviliĝi humoroj en la du kontraŭaj partoj.

Fine, influita de la popola opinio, kiu simpatiis la strikon, kaj danke al perado kaj de la federacia straro kaj de pluraj premgrupoj (inter aliaj, ties ĉefa kreditoro, la Banko de Ameriko), Disney akceptis agnoski la sindikaton. La striko finiĝis je la 29-a de julio, post naŭ semajnoj de la komenco. La laboristoj atingis salajran plibonigon kaj konsenton pri agnosko de sia laboro en la finaj nomlistadoj de la filmoj. Tamen, Disney neniam pardonis la strikintoj kaj pluraj el ili estis maldungitaj tuj, post la leĝo permesis ĝin kaj aliaj decidis maldungiĝi pro la malafabla trakto, kiun ili ricevis en sia labora medio. Pluraj, el kiuj decidis forlasi, estis Vladimir William Tytla, John Hubley, Stephen Bosustow, Dave Hilberman kaj Walt Kelly.

La striko difektis la patre zorgeman kaj konkordeman reputacion de la Walt Disney Company, havitan dum la jardeko de 1930. Tamen, ne malgradiĝis la akcepto, kiun havis la publiko al la varomarko.

Milita tempo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ ke Pinokjo kaj Fantasia ne atingis la ekterordinaran sukceson, kiun atingis Neĝblankulino, la tenera filmo Dumbo, kies produktadon ne povis haltigi la striko, eklanĉiĝis en oktobro de 1941. Ĝi havis grandan sukceson kaj iĝis granda enspezofonto. Mallonge poste, en decembro, Usono ekpartoprenis en la Dua Mondmilito. La studioj kunlaboris kun la usona estraro produktante edukajn filmojn kaj filmoj pri militaferoj, krom aliaj filmoj, kiuj celis plibonigi la humoron de la militistoj. Inter tiuj estas Der Fuehrer's Face (La vizaĝo de la Führer), Education for Death ("Eduko por morto"), Reason and Emotion ("Kialo kaj emocio"), kaj la longfilmo Victory Through Air Power ("Venko per aerarmeo", 1943), en kiu la ideo pri la neceso de konstrui pli bombaviojn estis defendata.

Tamen, la entrepreno trapasis nebona ekonomia epokon. La reklamaj filmoj ne donis profiton kaj Bambi ne sukcesis tiel, kiel la studioj esperis post ĝia lanĉo en aŭgusto de 1942. Por malpliigi elspezojn, dum la jardeko de 1940, Disney ne produktis novajn longfilmojn, sed produktis filmojn, kiuj enhavis plurajn mallongajn filmojn. Inter tiuj, la plej elstaraj estis Saludos Amigos (Salutojn amikoj - 1942, la originala titolo estas en la hispana), ĝia sekvo The three caballeros (La tri ĝentlemanoj - 1945), Song of the south (Suda kanto - 1946), Fun and Fancy Free (Amuzo sen engaĝiĝo - 1947), y The Adventures of Ichabod and Mr. Toad (Aventuroj de Ichabod kaj S-ro. Bufo 1949). En 1944 Disney havis bonan komercan ideon por plibonigi la profitojn de ĉiu filmo: relanĉi la filmon Neĝblankulino kaj la sep nanoj; tiel, relanĉado de filmoj post pluraj jaroj de la unua surmerkatigo, iĝis tradicio de la firmo.

Post la milito, malgraŭ las prospero, kiu estis tiam en Usono, la kinaj ŝatoj de la socio ŝanĝiĝis. La kinejestroj ekdemandis nur longajn filmojn, kaj ne plu interesiĝis pri mallongaĵoj, kiuj estis nepraj mallonge antaŭ en la komenco de ĉiu seanco. Tial Disney decidis diversigi la produktadon per la enkonduko de nedesegnaj filmoj por infanoj kaj televidaĵoj.

Fine de la jardeko de 1940, la studio denove sufiĉe bonfartis por rekomenci la praduktadon de novaj longfilmoj: Cindrulino aperigita en 1950 (kiu estis la plej ŝatata de Disney); poste alvenis Alico en Mirlando (1951) kaj Peter Pan (1953). Ambaŭ ricevis malbonajn kritikojn pro dolĉigi tro multe la originalajn historiojn, forĵetante aferojn maltrankviligajn, komplikajn aŭ pensigajn.

Disney kaj kontraŭusonaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Post la striko de 1941, Disney sentis profundan malkonfidon al sindikatoj. En 1947, dum la unuaj jaroj de la Malvarma Milito, Disney atestis en la Komitato pri kontraŭusonaj agadoj ke la eksdungitoj kaj sindikataj aktivuloj Herbert K. Sorrell, David Hilberman y William Pomerance estis komunistaj aktivuloj. Disney eksplikis ke la striko de 1941, temis pri strategio de la Usona Komunista Partio por akiri influan povon en Holivudo.

Ekzistas dokumentoj, kiuj pruvas ke Disney laboris kiel sekreta agento por la FBI, ekde la unuaj jaroj de la jardeko de 1940 kaj tiuj dokumentoj pruvas ke en 1954 Disney estis promociita al speciala kontaktagento pro rekta ordono de J. Edgar Hoover. Tiuj ĉi dokumentoj ankaŭ pruvas ke scenaroj de kelkaj filmoj estis ŝanĝitaj pro peto de FBI. FBI zorgis pri opinioj, kiuj povus naskiĝi pro la apero de roluloj, kiuj estis FBI-agentoj en la filmoj de Disney.

Rimarkindas ke Disney mem estis esplorita de la FBI ĉar li estis suspektinda je esti komunisto.

La imperio de Disney[redakti | redakti fonton]

Carolwood Pacific Railroad[redakti | redakti fonton]

En 1949, Disney kaj lia familio akiris loĝdomegon kun granda bieno en la distrikto Holmby Hills de Los-Anĝeleso. Disney profitis la okazon por realigi sian revon pri havi propran trajnon. Helpe de Ward y Betty Kimball, Disney dizajnis planon kaj komencis konstrui miniaturan trajnon. La trajno nomiĝis Carolwood Pacific Railroad pro la nomo de strato Carolwood Drive, kie iam Disney loĝis. La lokomotivo ricevis la nomon Lilly Belle, honore de la edzino de Disney.

Diznejlando[redakti | redakti fonton]

Birda vidaĵo de Diznejlando en Anahejmo, Kalifornia.

Jam de la jardeko de 1940, Disney pensis pri konstrui amuzparkon, kie liaj dungitoj kaj iliaj familioj povus amuziĝi. Post iom da tempo la projekto, unue humila, kreskis ĝis fariĝi Diznejlando.

Kutime, oni diras ke Disney estis inspirita de la parkoj Children Fairyland en Oakland kaj la dana Tivoli en Kopenhago. Ankaŭ oni diras ke eble li inspiriĝis de la argentina parko República de los niños en Manuel B. Gonnet, La Plata, tamen oni ne certas pri tio. Li vizitis multajn parkojn por preni ideojn. La plej multo el ili ŝajnis al li malpuraj kaj malbone administritaj.

Unue, li planis konstrui la parkon sur tereno, kiu estis proksima al la filmstudioj; sed urbo Burbank malakceptis lian konstruan permespeton, kaj aldone la tereno, fine estis tro malgranda. Tial oni aĉetis terenon kun surfaco de 700 km2, kiu estis plantejo por oranĝujoj kaj juglandujoj, en Anahejmo (kantono Orange, Kalifornio).

En 1952, Disney kreis filion de sia entrepreno, kies nomo estis WED Enterprises (nomita laŭ unuaj literoj de: Walter Elias Disney), por plani kaj konstrui la parkon. Kelkaj membroj de la studioj partoprenis en la konstruo kiel inĝenieroj kaj dizajnistoj.

La konstruado de Diznejlando komencis je la 21-a de julio de 1954. Preskaŭ unu jaro poste, je la 18-a de julio de 1955, la parko malfermiĝis por la publiko.

Etendiĝo[redakti | redakti fonton]

Kiam Walt Disney Productions ekkonstruis Diznejlando, ankaŭ ekinteresiĝis pri aliaj agadkampoj en la amuzoindustrio. Treasure island (Trezorinsulo - 1950) estis la unua filmo neanimacia de tiu entrepreno, baldaŭ poste oni faris aliajn: 20,000 Leagues Under the Sea (Kinemaskope - Dudek mil leŭgoj sub la maroj - 1954), The Shaggy Dog (La hararega hundo - 1959) kaj The Parent Trap (Intrigo por gepatroj - 1960). La entrepreno malkovris tre baldaŭ la gravecon de televido. Tial en 1950 oni produktis la unuan televidaĵon: Unu horo en Mirlando (One Hour in Wonderland). En televida kanalo ABC, Disney reklamadis sian novan amuzparkon per la programo Diznejlando. En tiu programo ankaŭ oni elsendis filmerojn de malnovaj filmoj de Disney. La unua ĉiutaga televidprogramo farita de la studio estis Mickey Mouse Club (Klubo de Miĉjo Muso), kiu daŭris, plurfoje alinomigita, ĝis eniĝis 1990-aj jaroj.

Laŭ la filmstudio etendiĝadis kaj plurigis sian agadokampon, Disney ekatentis malpli la animacian fakejon, kaj komisiadis pli kaj pli taskojn al siaj konfidataj animaciistoj, grupo nomita de li "la naŭ maljunuloj". Dum tiu tempo, la animacia fakejo verkis plurajn sukcesajn filmojn: Lady and the Tramp (Ledi kaj la senhejmulo - Kinemaskope - 1955), One Hundred and One Dalmatians (101 Dalmatoj - 1961), Sleeping Beauty (Dormanta Belulino - 1959), kaj The Sword in the Stone (La glavo en la ŝtono - 1963).

La produktado de mallongaj filmoj daŭris ĝis 1956. Tiam Disney decidis fermi tiun fakejon kaj ekde tiu momento, nur de tempo al tempo oni faris kelkajn filmetojn.

Disney1968.jpg