Walter Dühler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Walter DÜHLER (naskiĝis 1891 - mortis la 23-an de septembro 1988) estis unu el la refondintoj de ISAE post la Unua mondmilito, multjara membro de la Akademio de Esperanto.

Kiel internacie renoma entomologo li verkadis por Internacia Scienca Revuo, ekz. pri la terminologio de la biontoj (1923). Samfake li kontribuis al la Enciklopedia Vortaro de Wüster (1923) kaj al la Plena Vortaro (1933). Esperanto-biblioteko portas lian nomon.