Walter Davy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Davy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1924 (1924-12-20)
en Vieno
Morto 14-an de septembro 2003 (2003-09-14) (78-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • filmreĝisoro
vdr

Walter DAVY(naskiĝinta en la 20-a de decembro 1924 en Wien, mortinta en la 14-a de septembro 2003 samloke) estis aŭstra reĝisoro kaj aktoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post studoj ĉe la konata viena Max-Reinhardt-Seminario li iĝis helpreĝisoro ĉe Burgteatrejo en 1948. De 1950-55 li laboris ankaŭ por la usona radistacio Rot-Weiß-Rot en Wien kaj por la semajna novaĵjkinorevuo Austria-Wochenschau kiel produktoro. Poste li reĝisoris ĉe Burgteatrejo kaj Akademie-teatrejo en Wien kiel ankaŭ ĉe teatrejoj en Göttingen, Berlin, Heidelberg, Basel und Düsseldorf.

Ekde 1968 li estis ĉefreĝisoro por televidaj drametoj ĉe ORF. Krome li ankaŭ verkis, i.a. por la dimanĉa radielsendo Der Watschenmann. Li populariĝis kiel unugamba inspektoro kaj sekciestro Paul Schremser en la televida serio Kottan ermittelt. Li ankaŭ direktis la filmigon de la aŭstra familia serio Familie Merian.

En 1990 li revenis al la Reinhardt-Seminario kiel docento. Ankaŭ post la retiriĝo en 1992 li plue videblis sur la televida ekrano aŭ kineje kiel aktoro.

Lia dekstra gambo devis esti amputita dum Dua mondmilito per urĝa operacio, sen apliko de anestezilo.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1978: Fernsehpreis der österreichischen Volksbildung
  • 1985: Goldene Ehrenmedaille der Bundeshauptstadt Wien
  • 1995: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst
  • 2000: Großes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich]][1]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1966: Der Fall Bohr (reĝisorado; televida filmo)
  • 1975: Jakob der Letzte (televida filmo, laŭ la romano de Peter Rosegger)
  • 1976–1983: Kottan ermittelt
  • 1979: Santa Lucia
  • 2001: Trautmann (televida serio)
  • 2003: Julia – Eine ungewöhnliche Frau (televida serio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]