Walter Duranty

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Walter Duranty (1884 Liverpool, Anglio, - 1957) estis ĵurnalisto, plurjara reprezentanto de The New York Times en Moskvo. Li ricevis la Pulitzer-premion en 1932 pro diversaj artikoloj de 1931.

Oni nun rigardas lian agadon kiel propagandon por la soveta reĝimo, kiu subaĉetis lin per certigo de luksa vivo en Moskvo.

La angla ĵurnalisto Malcolm Muggeridge - kiu laboris en Ukrainio por la The Manchester Guardian kaj estis atestanto de multaj samepokaj eventoj, nomis Duranty "La plej granda mensogisto, kiun mi iam ajn renkontis en la ĵurnalismo" ("the greatest liar I have met in journalism.")

Duranty neis en artikolo en New York Times (1933) la ekziston de la Ukrainia malsatego en 1932–33. Pro tio oni volis depreni de li en 2003 la premion, sed nesukcese.

Duranty - kiu perdis kruron pro fervoja akcidento - vivis en Moskvo 12 jarojn.

vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Artikoloj de Walter Duranty, premiitaj per Pulitzer-premio

Diversaĵoj

Libroj

  • Crowl, James W. Angels in Stalin's Paradise: Western Reporters in Soviet Russia, 1917-1937; A Case Study of Louis Fischer and Walter Duranty. Washington, D.C.: The University of America Press (1981), ISBN 0819121851
  • Sally J. Taylor: Stalin's Apologist: Walter Duranty : The New York Times Man in Moscow. Oxford University Press (1990), ISBN 0195057007