Walter Gropius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Walter Gropius 1920
La Gropius-Urbo en la berlina distrikto Neukölln
Majstrodomoj en Dessau
La Bauhaus-domo en Dessau
Modelo de la laborĉambro de Walter Gropius en Bauhaus Dessau
Liniodomo en la berlina Hansaviertel de Walter Gropius
„Denkmal der Märzgefallenen“ en Vajmaro (1922)
Urba laboroficejo je Dessau

Walter Gropius (* 18-an de majo 1883 en Berlino; † 5-an de julio 1969 en Bostono, Masaĉuseco) estis germana arkitekto kaj la fondinto de la Bauhaus. Krom Ludwig Mies van der Rohe kaj Le Corbusier li validas kiel kunfondinto de la moderna arkitekturo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Walter Gropius estis pranepo de la arkitekto Martin Gropius. Liaj gepatroj estis Walther Gropius, kiu siatempe estis sektreta konstrukonsilanto en la Germana Regno, samkiel Manon Gropius, nask. Scharnweber. En 1910 li konatiĝis kun Alma Mahler, edzino de la komponisto Gustav Mahler, kaj komencis amrilaton kun ŝi. En 1915 – kelkajn jarojn post la morto de Mahler – ili geedziĝis. Post la frua morto de ilia komuna filino Alma Manon (1916–1935) Alban Berg memorigis muzike per la violonkonĉerto „Dem Andenken eines Engels“ (Al la memoro al anĝelo) kaj Franz Werfel literature. La geedzeco estis divorcata en 1920.

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

En 1903 Gropius komencis studadon de arkitekturo ĉe Technische Hochschule München, kiun li poste daŭrigis ĉe Technische Universität Berlin, sed rompis ĝin en 1907 sen diplomo.[1] En la sama jaro li eniris la oficejon de Peter Behrens, en kiu laborintis krom li ankaŭ aliaj arkitektoj, kiuj poste famiĝis, i.a. Ludwig Mies van der Rohe kaj Le Corbusier. Post trijara kunlaboro ĉe Behrens Gropius sin faris memstara en 1910 kiel industridezajnisto kaj arkitekto. Kiel formisto li koncipis endomajn instalaĵojn, tapetojn, eriajn meblojn, aŭtokaroseriojn kaj dizelmotorvagonon. Lia unua grava arkitekta verko estis la Fagus-fabriko en Alfeld ĉe Leine, kiun li konstruis kune kun Adolf Meyer. Ĉi tiu fabrikdomo validas kun sia ŝtal- kaj vitrarkitekturo kiel vojmontra verko de la poste tiel nomata „moderna arkitekturo“, kiu dum la 1920-aj jaroj sub la nomo „nova konstruado“ aŭ „nova senpartieco“ fariĝis ĝenerala nomo.

Por la ekspozicio de la Deutscher Werkbund en 1914 je Kolonjo Gropius konstruis kune kun Meyer modelfabrikon, kiu poste ankaŭ montriĝos kiel grava kontribuo al moderna arkitekturo. La aparteco de ĉi tiu domo estis ronde vitrigitaj ŝtuparoturoj, kiujn poste en la 1920-aj jaroj arkitekto Erich Mendelsohn enkonstruis en grandmagazenojn.

Post la unua mondmilito Gropius fondis la Bauhaus: En 1919 li estis proponita de Henry van de Velde kiel ties posteulo de la direktorposteno ĉe la Grandduka-Saksa Altlernejo por Vidaj Artoj en Vajmaro (Turingio) kaj donis al la nova lernejo la nomon „Staatliches Bauhaus in Weimar“ (ŝtata konstrudomo en Vajmaro). Gropius tenis la postenon de direktoro (komence en Vajmaro ĝis 1926 kaj poste en Dessau). En 1928 li transdonis ĝin al la svisa urbanizisto Hannes Meyer, kiu jam en 1930 estis maldungita pro politikaj kaŭzoj (Ludwig Mies van der Rohe ĝin daŭrigis ĝis la malfermado en 1933).

Ekde 1926 Gropius intense okupiĝis pri amasloĝdoma konstruado kiel solvo de la urbkonstruaj kaj sociaj problemoj kaj pledis por raciigo de la konstrumetio. Li koncipis multajn loĝodomajn projektojn kiel la setlejo Dessau-Törten (1926–1931), Dammerstock (1928/1929), loĝdomblokoj en la Siemensurbo en Berlino (1929/1930) kaj la projekton Wannsee-borda prikonstruado, ankaŭ en Berlino (1930/1931).

En 1934 Gropius post atakoj de la naziistoj kontraŭ Bauhaus kiel „preĝejo de marksismo“ elmigris al Anglio kaj en 1937 en Usono al Kembriĝo, kie li aktivis kiel profesoro pri arkitekturo ĉe „Graduate School of Design“ de Universitato Harvard.

Ekde 1941 ĝis 1948 Gropius lige kunlaboris kun Konrad Wachsmann, kiu komencis sian arkitektan karieron kiel liberprofesia arkitekto per la domo Dr. Estrich en Jüterbog (Brandenburgio) kaj la somerdomo de Albert Einstein en Caputh ĉe Potsdamo. Ili evoluis kaj produktis i.a. la faman General-Panel-System.

En 1946 Gropius fondis la grupon The Architects Collaborative (TAC) kiel asocio de junaj arkitektoj, kiu samtempe fariĝu por li manifesto de lia kredo je la graveco de skiplaboro. Verko de ĉi tiu skipo estis Graduate Center de Universitato Harvard en Kembriĝo (1949/1950).

Dum siaj lastaj vivojaroj Gropius denove ofte aktivis en Berlino, kie li i.a. en 1957 kadre de la internacia konstruekspozicio Interbau starigis naŭetaĝan domblokon en la Hansa-kvartalo. La konkava sudfronto kaj la malferma teretaĝo de ĉi tiu domo validas kiel tipa ekzemplo de t.n. malfrua modernismo. Jam en 1929 li ricevis la honorajn doktorecojn de la Leibniz Universität Hannover[2] kaj poste i.a. de la Libera Universitato Berlino (1963).

Taksado[redakti | redakti fonton]

Ne ĉiuj liaj verkoj estis nedisputataj. Kritikantoj riproĉis, ke Gropius, klopodante industriigi kaj normigi la konstruadon, foje ankaŭ troigis: la relvojo de la turnogruoj destinis horizontalan projekciadojn kaj ne la bezonojn de la loĝantoj; bankuvoj estas metitaj inter manĝilarlavejon kaj fornon; fenestroj ne estas tute malfermeblaj; ankaŭ la kuprodoma setlejo en Finow ekz. nek estetike nek funkcionale plaĉas[1].

Per sia ideo de la " grandskala konstrukesto" Gropius metis la fundamenton por la slabokonstruaĵoj en la trabanturboj de ĉi tiu mondo. Unuflanke la industria amasproduktado ebligis la disponigon de urĝe necesa loĝospaco, aliaflanke ĝi anonimigis la loĝadon kaj kreis novajn sociajn problemojn.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Welf Grombacher: Vater des modernen Bauens, artikolo en la gazeto Märkischen Oderzeitung, Frankfurter Stadtbote 17-an/18-an de majo 2008, S. 8. 1907
  2. "Biographie Walter Gropius". Forschungsprojekt Architektur und Ingenieurbaukunst der 1950er, 60er und 70er Jahre in NRW, TU Dortmund. Abgerufen am 31. Januar 2010.