Walter Jurmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Walter Jurmann (naskiĝis la 12-an de oktobro 1903 en Vieno; mortis la 17-an de junio 1971 en Budapeŝto) estis aŭstra komponisto de furorkantoj kaj de filmmuziko

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ deziro de liaj gepatroj Walter Jurmann studis unue medicinon. En 1924 li estis pleŭrobrulumo por resaniĝo en Semmering, kie oni proponis al li pro liaj improvizadoj ĉe piano postenon kiel trinkejo-pianisto. Jurmann ĉesigis la medicinstudon kaj farigis profesia muzikisto.

La viena tekstverkisto Fritz Rotter (1900–1984) ekkonis la talenton de Jurmann kaj proponis al li kunlaboron en Berlino. La unua furorkanto Was weißt Du, wie ich verliebt bin, kantita de Richard Tauber, fariĝis sukceso. Richard Strauss fortigis lin je lia decido, kaj Imre Kálmán profetis al li: „Vi iam famiĝos.“ Sekvatempe Jan Kiepura, Jussi Björling, Hans Albers, Willy Fritsch kaj Comedian Harmonists kantis liajn kantojn. Pro tro multe da laboro Jurmann komencis kunlaboron kun la pola komponisto Bronisław Kaper (1902–1983), kiu ekde nun aranĝis la melodiojn komponitajn de Jurmann. Unu el iliaj plej famaj kantoj estas San Francisco el la samnoma filmo, kiun kantis Judy Garland je la fino de siaj koncertoj.

Memortabulo en Berlino

Pro sia juda deveno Jurmann elmigris en 1933 post „nazia potencopreno en Germanujo“ al Parizo. En 1934 tie oni proponis al li sepjaran kontrakton por Holivudo. Lia unua holivuda filmo estis la komedio Escapade. En Holivudo li estis sukcesa, precipe per filmoj de la fratoj Marx. En la jaro 1935 li verkis kune kun Bronisław Kaper kaj Ned Washington por la filmo A Night at the Opera kun la fratoj Marx la kanton "Cosí Cosa". La satiran kanton multaj spektantoj rigardis vera napola popolkanto.

Liaj plej grandaj sukcesoj estis Die Meuterei auf der Bounty (1935) kaj San Francisco (1936). En 1943 Jurmann preskaŭ plene retiriĝis el la profesia vivo. Someron de 1971 li mortis dum feria vojao tra Eŭropo en Budapeŝto pro korinfarkto.

En 2003 oni nomis strateton en Vieno laŭ li (Walter-Jurmann-Gasse).

Kantoj[redakti | redakti fonton]

  • Was weißt Du, wie ich verliebt bin, 1928
  • Ausgerechnet Donnerstag
  • Olga, Tochter der Wolga
  • Ein spanischer Tango
  • Ein Mädl wie du
  • Eine kleine Reise im Frühling mit dir, 1929
  • Ich denk an Mädi die ganze Nacht, 1930
  • Veronika, der Lenz ist da (famiĝinta per Comedian Harmonists kaj Palast Orchester)
  • Schade, dass Liebe ein Märchen ist
  • Ein Lied aus meiner Heimat
  • Spiel mir das Lied auf der Geige
  • Wie gern möchte ich dich verwöhnen
  • Mein Gorilla hat 'ne Villa im Zoo
  • Le bistro du port
  • Ninon, quand tu me sours
  • Windy City, muzikalo
  • A Better World To Live In, 1968

Filmmuzikoj[redakti | redakti fonton]

  • Ihre Majestät, die Liebe
  • Salto Mortale
  • Ausflug ins Leben
  • Ehe m.g.H. kun Hans Moser, 1931
  • Es wird schon wieder besser kun Heinz Rühmann
  • Melodie der Liebe kun Richard Tauber
  • Heut kommt's drauf an kun Hans Albers. 1933
  • Ein Lied für dich kun Jan Kiepura
  • On a volé un homme
  • Le greluchon délicat
  • Les nuits moscovites
  • Die Meuterei auf der Bounty, 1935
  • A Night at the Opera kun la fratoj Marx, 1935
  • San Francisco, kun Clark Gable kaj Spencer Tracy, 1936
  • A Day at the Races, 1937
  • Everybody Sing, 1938
  • Seven Sweethearts, 1942
  • Presenting Lily Mars, 1943
  • Lucky Number
  • Thousend Cheers

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elisabeth Bŭbaum: Veronika, der Lenz ist da. Walter Jurmann – Ein Musiker zwischen den Welten und Zeiten. Mit einem Werkverzeichnis von Alexander Sieghardt. Edition Steinbauer, Vieno 2006, ISBN 3-902494-18-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]