Walter Karl Mudrak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-M Aŭstra esperantisto

Walter Karl MUDRAK (naskiĝis la 24-an de marto 1904 - mortis la 31-an de januaro 1998 en Vieno) estis aŭstra esperantisto, bankoficisto en Wien.

Esperantisto de 1924. Speciale laboris en katolikaj, junulaj kaj pacifistaj rondoj. Vicprezidanto de Katolika Unio Esperanto-Wien, sekretario de MOKA, sekretario kaj afergvidanto de Internacia Esperanto Laborkomunumo por „senalkohola kulturo“ kaj por „sentabaka kulturo“, estrarano de AEA. Poezia verketo ,Kunlaboro‘, 1932. Kunlaboranto de ,La juna Batalanto'; ,Espero Katolika' kaj ,Aŭstria Esperantisto'. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto. (laŭ EdE)

Esperantisto de 1921, li aktivis dum pli ol 70 jaroj en Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, kies 27-an kongreson (1957) li organizis en Vieno. Li estis sekretario de Mondjunularo Katolika (fondita en 1920), afergvidanto de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista kaj de Aŭstria Esperantista Federacio (1967-78), kaj estrarano de Aŭstria Esperanto-Asocio. Li gvidis kursojn, kunlaboris en diversaj revuoj kaj en Enciklopedio de Esperanto (1933). Membro de UEA 50 jarojn, Mudrak estis LKK-vicprezidanto de la 55-a UK (1970) en Vieno. (laŭ Esperanto, marto 1998)