Walter Mehring

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Walter MEHRING (naskiĝis la 29-an de aprilo 1896, mortis la 3-an de oktobro 1981) estis germana verkisto. Li estas rigardata unu el la plej gravaj satiristoj de la Vajmara Respubliko.

Vivo

Kiel filo de kantistino kaj la publicisto Sigmar Mehring li naskiĝis en Berlino. De 1914 ĝis 1915 li studis arthistorion en Berlino kaj Munkeno, ekde 1915 li publikigis unuajn verkojn en la ekspresionisma ĵurnalo Der Sturm.

De 1916 ĝis 1918 li soldatservis en la Unua Mondmilito. Poste li aniĝis al la Berlina dadaisma movado, kaj ekde 1920 li laboris por diversaj politikaj kabaredoj.

De 1921 ĝis 1928 Walter Mehring laboris kiel korespondanto de germanaj gazetoj en Parizo, poste li revenis al Berlino. Ĉefe per satiraj poemoj kaj kanzonoj li atakis la politikon siatempan, kio lin famigis, sed ankaŭ elvokis akran kritikon. Lia dramo Der Kaufmann von Berlin (= La komercisto de Berlino) el la jaro 1929, kiu primokis la gajnantojn de la tiutempa inflacio, eĉ kaŭzis skandalon.

Walter Mehring frue avertis pri la danĝero de la naziismo, kaj la nazioj reagis malpermesante liajn verkojn. En 1933 Mehring elmigris, unue al Francio, poste al Usono. En 1953 li revenis al Eŭropo, vivis inter alie en Munkeno, kaj en Zuriko, kie li en 1981 mortis.

Verkaro

Lia plej fama verko estas la prozaĵo The Lost Library (= La perdita biblioteko), kiu en 1951 aperis anglalingve kaj en 1952 (Die verlorene Bibliothek) unuafoje en la germana lingvo. Li dediĉis la verkon al la biblioteko de sia patro, kiu dum la fuĝo de la nazioj perdiĝis kaj tiel respegulis la senefikon de literaturo kaj kulturo dum la nazia regado.

Pliaj verkoj

  • Das politische Cabaret (1920)
  • Das Ketzerbrevier (1921)
  • Europäische Nächte (1924)
  • In Menschenhaut, aus Menschenhaut, um Menschenhaut herum (1924)
  • Neubestelltes abenteuerliches Tierhaus (1925)
  • Westnordviertelwest oder über die Technik des Seereisens (1925)
  • Algier (1927)
  • Paris in Brand (1927)
  • Der Kaufmann von Berlin (1929)
  • Arche Noah S.O.S. (1931)
  • Und euch zum Trotz (1934)
  • Müller : Chronik einer Sippe von Tacitus bis Hitler (1935)
  • Die Nacht des Tyrannen (1937)
  • Verrufene Malerei (1958)
  • Morgenlied eines Gepäckträgers (1959)
  • Berlin - Dada (1959)
  • Kleines Lumpenbrevier (1965)
  • Briefe aus der Mitternacht 1937-1941 (1971)
  • Chronik der Lustbarkeiten. Gedichte, Lieder und Chansons 1918-1933 (1981)