Walter Mittelholzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memorejo pri Walter Mittelholzer en Kloten malantaŭ la Flughaveno Zuriko

Walter Mittelholzer (naskiĝis la 2-a de aprilo 1894 en Sankt-Galo, Svislando; mortis la 9-an de majo 1937 en Stirio, Aŭstrio) estis svisa aviadpioniro. Li aktivis kiel piloto, fotisto, vojaĝverkisto kaj kiel unu de la unuaj aviadentreprenistoj.

En la jaro 1917 Mittelholzer akiris la civilan fluglicencon kaj en la jaro 1918 li finis la edukadon kiel armepiloto.

La 5-an de nomvembro 1919 li fondis la Comte, Mittelholzer und Co., Luftbildverlagsanstalt und Passagierflüge [Kompanio por elaeraj fotoj kaj pasaĝeraj flugoj]. 1920 tiu ĉi kompanio unuiĝis kun la pli financforta Ad Astra Aero. Mittelholzer fariĝis direktoro kaj ĉefpiloto de la Ad Astra Aero, el kiu poste naskiĝis la firmao Swissair.

Kiel unua li flogis super Afriko de nordo al sudo. Li bezonis por tiu ĉi flugo 77 tagojn. Li startis la 7-an de decembro 1926 en Zuriko, flugis tra Aleksandrio kaj al teriĝis la 21-an de februaro 1927 en Kaburbo. La 8-an den januaro 1930 li superflugis kiel unua homo la Kilimanĝaron.

1931 li fariĝis la unua teknika direktoro de la nova svisa flugkompanio Swissair.

Li mortis en la jaro 1937 pro akcidento en la montaro en Stirio, Aŭstrio.

Eksteraj ligiloj