Walter J. Ong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Walter Ong)

Walter J. ONG (n. la 30-an de novembro 1912 - m. la 12-an de aŭgusto 2003) estis usona edukisto, serĉisto kaj lingvisto, kiu famiĝis pro sia studado pri renesanca literaturo, historio de pensado, nuntempa kulturo, sed ankaŭ pli ĝenerale pri la disvolviĝo de homa konscio.

Lia plej fama verko, Orality and Literacy: The Technologizing of the Word, ekzamenas la transiron el parola kulturo al skribita kulturo, kiun li difinas kiel tiu kulturo, kiu uzadas la teknikon de skribitaj vortoj por komuniki. Skribsistemo estas priskribita kiel teĥnologio, kiu necesigas zorgeman lernadon kaj do influas la unuan aliformiĝon de homa pensado el la mondo de sonoj al tiu de vido.