Walter Ullmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Walter ULLMANN estas germana esperantisto kaj samtempe aktivulo de la ksenofobia partio "Die Republikaner". Li naskiĝis en 1939 en Töppeles (nuntempe Teplička, Ĉeĥio) kaj estas emerita fervoja oficisto.

De 1989 ĝis 2000 li estis prezidanto de Esperanto-Societo Frankfurto. Poste li estis ĝia vicprezidanto, ĝis kiam en junio 2004 li demisiis. Li daŭre estas delegito de UEA en Friedberg kaj aktivas ankaŭ en la fervojista Esperanto-movado (IFEF).

Jam ĉirkaŭ la jaro 1990 esperantistoj el la regiono de Frankfurto vidis lian foton sur balotaj afiŝoj kaj lian nomon sur listoj de kandidatoj de la partio Die Republikaner. Okaze de la balotoj por la germana parlamento Bundestag en 1998, 2002, 2005 kaj 2009 lia nomo aperis en la rete publikigita listo de kandidatoj. Krome li kandidatis en la landaj balotoj de Hesio en 2008 kaj akiris en sia balotdistriko 0,7 % de la voĉoj.

Walter Ullmann tamen ĉiam strikte dividis sian agadon por Esperanto kaj por sia partio. La frankfurtaj esperantistoj (kies ĉefaj aktivuloj ĉiam sciis pri lia agado por politika partio, kies celoj parte kontraŭas tiujn de la esperanta movado) entute 6-foje elektis lin prezidanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]