Walterswil BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo BE en Walterswil BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Walterswil.

Walterswil
Blazono de Walterswil
Blazono de Walterswil
Blazono de Walterswil
Gastejo Löwen en Walterswil
Gastejo Löwen en Walterswil
Gastejo Löwen en Walterswil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Trachselwald
Koordinatoj  47° 6′ 51″ N 7° 46′ 43″ O / 47.11417 °N, 7.77861 °O / 47.11417; 7.77861 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 51″ N 7° 46′ 43″ O / 47.11417 °N, 7.77861 °O / 47.11417; 7.77861 (mapo)
Areo 7,91 km²
Alteco 658 m super marnivelo
Poŝtkodo 4942
Komunumkodo 0959
Mapo de Walterswil
Mapo de Walterswil
Mapo de Walterswil
vdr


Pri la komunumo

Walterswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Trachselwald kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 540 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Walterswil situas en la Svisa Mezlando proksimume 18 kilometrojn sudsudokcidente de la urbo Langenthal. La nordan parto senakvigas la rojo Walterswilerbach norde al la rojo Ursenbach kaj tra ĝi al Langete. Tra la suda komunumparto fluas la rojo Tschättebach, kiu senakvigas la sudan parton de la komunuma teritorio al Rotbach, kiu apud Huttwil ankaŭ alfluas el Langete. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Walterswil, Schmidigen kaj Mühleweg kaj la setlejoj Widisberg, Mussachen (kie situas la stacidomo) kaj Tüele, kaj diversaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,91 km², de kiuj 21,2% estas kovritaj de arbaro, 73,8% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Walterswil limas en nordo al Ursenbach, en oriento al Rohrbachgraben, en sudo al Dürrenroth, en sudsudokcidento al Affoltern en Emme-Valo, en sudokcidento al Wynigen, kaj en okcidento al Oeschenbach.

Trafiko

La vilaĝo Walterswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj ĉe flanka vojo de Ursenbach al Mussachen, kie ĝi konektiĝas al la kantona ĉefvojo, kiu sekvas la suda limon de la komunumo. Tra Mühleweg pasas la kantona vojo nr-o 229 de Kleindietwil al Affoltern en Emme-Valo. Krome la vojo 1426, kiu kondukas de Wynigen al Walterswil konektas la vilaĝojn Schmidigen, Mühleweg kaj Walterswil. En Mussachen situas stacidomo ĉe la trajnlinio al Burgdorf. Inter la stacidomo kaj la vilaĝoj de la komunumo kaj Kleinditvil cirkulas civitana buso.

Historio

La unua skriba mencio de Walterswil datiĝas el la jaro 1139 kiel Walterswyl. Laŭ dokumento de la 18-a de oktobro 1438 la loko, kiu tiam apartenis al la Kampargrafejo Supra Argovio estis kiel interŝanĝobjekto transdonita al Berno. Duonan jaron poste Berno denove vendis la lokon, parton al la Ordeno de germanaj kavaliroj kaj parton al lokanoj. Tio kondukis al dividon de Walterswil inter la nordo, kiu apartenis al la Voktejo Wangen kaj la sudo, kiu apartenis al la Voktejo Trachselwald. Post la falo de la malnova feŭda reĝimo dum la Helveta Revolucio de 1798 Walterswil fariĝis propra loĝantarkomunumo kaj estis atribuita al la distrikto Trachselwald. En la jaro 1889 la komunumo aĉetis la teritorion de la komunumo Ursenbach, kiu daŭre dividis la komunumon en nordan kaj sudan parton, kaj tiel reunuigis la komunuman teritorion, kiu tiam akiris sian hodiaŭan formon kaj grandecon. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la distrikto Trachselwald estis dissolvita kaj Walterswil atribuita al la nova administra distrikto Supra Argovio.[2]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Teksto pri la historio de Walterswil en la retejo de la komunumo

Eksteraj Ligiloj

Bildoj