Walther Bothe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walther Bothe, Stuttgart 1935

Walther (Wilhelm Georg) BOTHE (8-an de januaro 1891, Oranienburg, Germanio – 8-an de februaro 1957, Heidelberg, Okcidenta Germanio) estis germana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1954 - kun Max Born – pro ellaboro de nova metodo por rimarko de la subatomaj korpuskloj kaj similtemaj malkovroj.

Li instruis en universitatoj de Berlin (1920–31), Giessen (1931–34) és Heidelberg (1934–57).

Bothe kaj Hans Geiger en 1926 kolektis informojn pri la Compton-efiko per Geiger-mezurilo. Ili mezuris samtempe energion kaj direkton de fotonoj kaj elektronoj kaj tiel dementis statistikan klarigon de la Compton-efiko kaj klare montris la korpusklan naturon de la elektromagneta radiado.

Li konstatis kun astronomo Werner Kolhörster en 1929, ke la kosma radiado konsistas ne nur el gama-radioj. Bothe en 1930 malkovris nekutiman radiadon, kiun ellasis berilio, bombita per alfa-korpuskloj. Tiun radiadon identigis Siro James Chadwick kiel neŭtronon.

Bothe estis gvidanto de la germana atomenergiaj esploroj dum la dua monmilito. Li respondecis pri planado, konstruado de la unua germana ciklotrono, kiu estis preta en 1943.