Walther Seidner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La evangelia paroĥejo en Stolzenburg/Slimnic/Szelindek.

Walther Gottfried SEIDNER, naskiĝinta la 15-an de marto 1938 en Sibio, estas pastoro kaj germanlingva verkisto el Transilvanio.

La filo de lignaĵisto studis evangelian teologion ĉe la altlernejoj de Kluĵo kaj Sibio. Lia unua deĵorloko estis ek de la 1962-a jaro Sângeorzu Nou, poste li fariĝis paroĥestro en Rusciori por la daŭro de 14 jaroj. Finfine ekde 1982 ĝis la emeritiĝo (2008) li estis laboranta en Slimnic.

En Rumanio oni konas tiun humanisme pensantan pastoron kaj esperantiston ĉefe pro liaj humurplenaj rakontoj, ofte abundantaj per filozofio kaj vortludoj. Krome pro multaj teatraĵoj, skribitaj kelkfoje ankaŭ en la dialekto de la transilvaniaj saksoj.


Verkoj (elekto)

  • Sherlock Honnes; Det Ärfstäck (teatraĵoj verkitaj en la loka dialekto)
  • Eheliche Feuerwehr und andere Brandreden, Eldonejo Inteltipo, Sibio 1998
  • Auf Wolke Sieben7Bürgen ... ; Paradies in der Hölle ; ... gute Nachtgeschichten, Eldonejo Honterus, Sibio 2007

Eksteraj ligiloj