Walther Wolfgang von Goethe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Walther von Goethe 1838

Walther Wolfgang von Goethe (n. 9-an de aprilo 1818; m. 15-an de aprilo 1885) estis germana ĉambelano kaj komponisto. Li estis nepo kaj lasta vivanta ido de Johann Wolfgang von Goethe.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Walther von Goethe naskiĝis kiel unua filo de August von Goethe, filo de la poeto, kaj Ottilie von Goethe. La ĉiam malfortika infano alkreskis sen publika lerneja edukado. Pli malfrue Felix Mendelssohn Bartholdy instruis lin ĉe la piano, ĉar li havis elstaran muzikan talenton, sed nek per lidoj nek per operoj li akiris sukcesojn. Li malfacile portis la ŝarĝon de sia nomo.

Al la provo de la Germana Federacio, akiri la Goethe-domon en Vajmaro kaj la postlasaĵon de la poeto por la nacio en 1842, antaŭ ĉiuj li rezistis. Plej ofte li loĝis en la mansardo de la Goethe-domo. En 1859 li estis nomumata barono.

Li mortis la 15-an de aprilo 1885 dum vojaĝo en Lepsiko. La heredaĵo de lia avo, aparte la loĝdomo de Goethe en Vajmaro, ties biblioteko kaj ties multaj kolektoj, estis disponigita en la kazo de lia morto per lia testamento de la 24-a de septembro 1883 al la ŝtato Sachsen-Weimar-Eisenach, kio ebligis la ekesto de la Goethe-Nationalmuseum.

La lasta, Walter Wolfgang von Goethe, postlasis same kiel sia frato Wolfgang Maximilian von Goethe kaj sia fratino Alma von Goethe neniun idon. Sur lia tombo staras la enskribo: „Kun li estingiĝis la gento de Goethe, kies nomo transdaŭros ĉiujn tempojn“. Laŭ la leksikono „Mann für Mann“ li estis, same kiel ankaŭ sia frato, samseksema [1]. Tion konfirmas Dagmar von Gersdorff en la unua biografio de la genepoj de Goethe, aperinta en 2008. Vojaĝon de Goethe kun liaj nepoj Walter kaj Wolfgang al Ilmenau en la jaro 1831 priverkis Sigrid Damm en la romano aperinta en 2007 Goethes letzte Reise.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Anselmo Lancia, opero, en Stettin
  • Alessandro Stradella, opero

Graveco[redakti | redakti fonton]

Nuntempe de kaj pri Walther von Goethe ekzistas kelkaj komponaĵoj kaj manskribaĵoj en diversaj arkivoj, libro pri lia vivo, verkita de Wolfgang Vulpius (Vajmaro 1962).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Schmidt, Hartmut/ Kräupl-Mohamed, Irmgard: Walther von Goethe zum 100. Todestag am 15.4.1985, Schrift Nr.43, Goethe-Museum Düsseldorf 1985, o.ISBN
  • Vulpius, Wolfgang: Walther Wolfgang von Goethe und der Nachlass seines Großvaters, Band 14 der Reihe „Beiträge zur Deutschen Klassik“ (Hrsg. Helmut Holzhauer u. Karl-Heinz Klingenberg) der Kultureinrichtung „Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen Deutschen Literatur in Weimar“, Arion Verlag, Weimar 1963, ohne ISBN−Angabe, 238 S., sechs s/w-Abb.
  • Bernd-Ulrich Hergemöller, Mann für Mann, Biographisches Lexikon zur Geschichte von Freundesliebe und mannmännlicher Sexualität im deutschen Sprachraum. Hamburg 1998

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bernd-Ulrich Hergemöller, Mann für Mann, Seite 292 und 293