Wanda Landowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wanda Landowska, portretita fare de Emil Orlík.

Wanda (Aleksandra) Landowska (* 5-an de julio 1879 en Varsovio, tiam Rusuja Imperio; ✡ 16-an de aŭgusto 1959 en Lakeville, Konektikuto) estis pola klavicenistino kaj pianistino.

Artista kariero[redakti | redakti fonton]

Landowska ricevis unua pianoinstruon en la aĝo de tri jaroj. En la aĝo de dek kvar ŝi finis sian edukadon ĉe la varsava konservatorio. Post kompozicistudo ĉe Heinrich Urban en Berlino sci fariĝis instruisto ĉe Schola Cantorum en Parizo kaj intense okupiĝis pri antikva muziko kaj klavicenludado. Ekde 1913 ĝis 1919 ŝi instruis ĉe Berlina Altlernejo por Muziko. Post mallonga interludo en Bazelo ŝi instruis en 1920 je Parizo ĉe École Normale de Musique. En 1923 ŝi faris unuajn registraĵojn por sondiskoj. En 1925 ŝi fondis en Saint-Leu-la-Forêt la lernejon „École de Musique Ancienne“, kie ŝi ĉiujare okazigis somerkursojn. Ŝi instruis i.a. al Ralph Kirkpatrick kaj Rafael Puyana. Ekde 1925 ĝis 1928 ŝi instruis ĉe Curtis Institute en Filadelfio (Usono).

Wanda Landowska ludis ekde 1903 sur modernigita klaviceno de la franca pianofabriko Pleyel, kiu kombinis la plumtubomekanikon kun elementoj de moderna pianego kaj per kiu ŝi komence sukcesis en fakulaj rondoj. Egan disvastiĝon ŝi kaj sia klavicenludado trovis, kiam ŝi prezentiĝis en la jaro 1912 kun nova klavicenmodelo, konstruita laŭ ŝiaj deziroj fare de Pleyel. Ĉi tiu instrumento havis dispozicion pliampleksigitan per 16'-registro, kian Landowska ekkonis je historia originalo de Hieronymus Hass en muzeo en Bruselo, krome kiel kvina registro nazalan 8' en la dua manualo. La „Landowska-Modelo“ estis konstruita serie kaj fariĝis baldaŭ ŝablono por klaviceno-novkonstruaĵoj de multaj aliaj produktantoj en la 20-a jarcento, ĝis kiam duonjarcenton poste venkis la kiel eble plej fidela rekonstruado de historiaj originaloj ĉe interpretistoj kaj instrumentkonstruistoj.

Landowska motivigis komponistojn, verki por ĉi tiu nova klavicentipo. Manuel de Falla dediĉis al ŝi en 1926 konĉerton por klaviceno kaj orkestro, en 1929 Francis Poulenc komponis Concert Champêtre. Kiel unua klavicenisto ŝi prezentis en 1933 la Goldberg-Variaciojn de Johann Sebastian Bach kompletaj sen mallongigoj.

Fuĝo kaj prirabiĝo[redakti | redakti fonton]

Pro sia juda deveno Landowska fuĝis en junio 1940 la germanan armeon en la neokupitan parton de Francujo. Ŝi devis postlasi en Parizo sian amplekan muzikbibliotekon, altvalorajn manskribajojn same kiel sian faman kolekton de muzikinstrumentoj. La 20-an de septembro 1940 beschlagnahmte Herbert Gerigk de la „speciala stabo pri muziko“ en Einsatzstab Reichsleiter Rosenberg en la okupitaj teritorioj rabakris la propraĵon kaj transportigis ĝin en 54 specialkestoj al Berlino. Al oficialaj protestoj kontraŭ la artrabado el franca kulturposedaĵo oni kontraŭdiris per la argumeto, ke Landowska estas ne franco, sed judo kun pola pasporto[1].

Wanda Landowska povis ricevi vizon por Usono kaj enŝipiĝis en novembro 1941 en Lisbono. En 1947 ŝi trovis en Lakeville novan restadejon, kie ŝi post 1950 denove instruis. En la aĝo de sepdek kvin ŝi donis en Novjorko sian adiaŭan koncerton.

Multaj pecoj el ŝia kolekto perdiĝis kaj validis kiel detruitaj en la bombmilito. Diversaj instrumentoj poste reaperis je aŭkcioj en Belgujo, Kanado kaj Aŭstralio. Kompensopagon Wanda Landowska ne ricevis.[2]

Muzikhistoria graveco[redakti | redakti fonton]

Wanda Landowska

Wanda Landowska fariĝis meritinda en elstara maniero pro la remalkovro de la plumtubo-instrumentoj kaj donis per tio ankaŭ gravan impulson por la historiema koncertado. Wanda Landowska stampis la francan pianistoj Alexis Weissenberg je siaj interpretadoj de Bach-verkoj.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hebrea poemo por orkestro
  • Serenado por arĉinstrumentoj
  • Multaj pli malgrandaj verkoj por piano resp. klaviceno
  • Kadenceoj pri la pianokonĉertoj de Mozart kaj Haydn
  • Transskribaĵoj kaj aranĝaĵoj de popolkantoj

Komponaĵoj antaŭ la 26-an de februaro 1896 en Berlino, fonto: taglibro de Wanda Landowska

  • Valso en d-minoro
  • Menueto en C-maĵoro
  • Menueto en a-minoro
  • Marŝo en E-maĵoro
  • Polka en d-minoro
  • Gavoto en B♭-maĵoro
  • Unter der Weide (lido?)
  • Am Friedhof (lido?)

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Wanda Landowska und Henri Lew-Landowski: Musique Ancienne. Mercure de France, Paris 1909 (franz.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Willem den Vries: Wanda Landowska und ihre ‚Musique Ancienne‘. In: Raub und Restitution hrsg. von Inka Bertz und Michael Dorrmann, Göttingen 2008, ISBN 978-3-8353-0361-4, S. 219.
  2. Willem den Vries: Wanda Landowska und ihre ‚Musique Ancienne‘. S. 222


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Wanda Landowska » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3397713 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)