Wanda Nowicka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wanda Nowicka
Persona informo
Wanda Nowicka
Naskiĝo la 21-an de novembro 1956
en Lublin
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Polish Studies at the University of Warsaw vd
Partio sendependa parlamentanino
Familio
Patro Kazimierz Albin vd
Edz(in)o Światosław Nowicki vd
Infanoj Michał Nowicki vd
Profesio
Okupo politikisto • klasika filologo vd
Aktiva en Varsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
Dum la 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Wanda Nowicka dum la gazetara konferenco, post kiu ŝi partoprenis en la Konferenco pri Esperanto en Pola Senato (la 17-an de oktobro 2012)

Wanda Hanna Nowicka (naskiĝinta la 21-an de novembro 1956[1]) estas pola politikistino, parlamentanino de la 7-a kj 9-a oficperiodo de Pola Sejmo, Vicprezidantino de Pola Sejmo de la 7-a oficperiodo, klasika filologino, Prezidantino de la Federacio por la Virinoj kaj Planado de Familio kaj Prezidantino de la asocio/societo Egaleco kaj Moderneco (stowarzyszenie Równość i Nowoczesność).

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas politikistino de la 7-a kaj 9-a oficperiodo de Pola Sejmo, Vicprezidantino de Pola Sejmo de la 7-a oficperiodo, klasika filologino, Prezidantino de la Federacio por la Virinoj kaj Planado de Familio kaj Prezidantino de la asocio/societo Egaleco kaj Moderneco (stowarzyszenie Równość i Nowoczesność). Ŝi estis kandidatino por Prezidento de Pollando en Prezidentaj balotoj en Pollando 2015. Oktobre 2015 ŝi estas kandidatino en parlamentaj balotoj al Pola Sejmo de la Unuiĝinta Maldekstrularo (Alianco de Demokrata Maldekstrularo, Via Movado, Pola Partio Socialista, Unio de Laboro kaj Verduloj 2004) en la balot-regiono n-ro 20 (Varsovio-2) en la distriktoj: Piaseczno, Pruszków kaj Wołomin sed ne akiris la mandaton.

En la parlamentaj balotoj al Pola Sejmo en oktobro 2019, ŝi kandidatis de la i-a loko de la listo Alianco de Demokrata Maldekstrularo en la balot-regiono 29 akirante 25 767 da voĉoj kaj la mandaton por la Sejmo de la 9-a oficperiodo.

La agado profesia kaj socia[redakti | redakti fonton]

Ŝi finis klasikan filologion en la Universitato de Varsovio.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 17-an de oktobro 2012 ŝi oficiale paroladis kiel Vicprezidantino de Sejmo kaj nome de sia partio Movado de Palikot dum la inaŭguro de Esperanto-ekspozicio "125-jaroj de la lingvo Esperanto" en Pola Senato kiun organizis Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) kaj japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Ŝi la saman tagon partoprenis la Esperanto-konferencon en Senato okaze de la 125 Jara Jubileo de Esperanto organizitan de senatano Edmund Wittbrodt (la Prezidanto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton) kaj de Vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński[2].

Notoj[redakti | redakti fonton]