Wanderer-Fantasie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wanderer-Fantasie

„Wanderer-Fantasie“ estas la populara nomo por la verko n-ro 15 (D 760) en C-maĵoro de Franz Schubert, komponita novembron de 1822.

La strukturo[redakti | redakti fonton]

Temas pri fantazio por piano sola en kvar movimentoj, kiu parte havas la klasikan formon de sonata ĉefmovimento kaj ankaŭ je sia ordigo ŝajnas formi sonaton (kio evidentiĝas en la tipa movimenta sinsekvo rapida-malrapida-skerco-rapida. Aaliaflanke ekzistas liga kunligo inter la unuopaj movimentoj, tiel ke la fantazio ankaŭ estas interpretata kiel granda sonata proceso. Laŭ tio la unua movimento estus la temprezentado, la dua libera malvolvo, la tria (kvankam ege variita) konkludo kaj la kvara formus la virtuozan elkondukon.

La tuta verko baziĝas sur unu motivo, kiu troviĝas en sia pura formo en la melodio de la dua movimento, kiun Schubert citis el unu el liaj propraj lidoj, Der Wanderer (1816).

La kvar movimentoj iras seninterrompe unu en la alian. La unua movimento Allegro con fuoco ma non troppo staras en C-maĵoro kaj en 4/4-takto, jen la tutan tempon ĉefe rolas la ritmo de la baza figuro (kvarono - 2 okonoj - kvarono - 2 okonoj). La dua movimento, adaĝo, kiu estas la genera ĉelo de la verko, staras surprize en c♯-minoro kaj estas variacimovimento, en kiu Schubert alvenas al la plej malsamaj solvoj (ekde multvoĉa tonmetaĵo al delicate ĉirkaŭludata melodio, plue al akordoturoj kun fortoplene punktitaj ritmoj ĝis rapidegaj tremsonoj). La tria movimento, presto en A♭-maĵoro, ekprenas la bazan motivon nun en 3/4-takto kaj en punktita versio. La finalo (alegro) denove staras en C-maĵoro. Post fugita komenco Schubert serĉas novajn esprimeblecojn eĉ pli ol en la antaŭaj movimentoj. Je tio li jam anticipas per sia orkestreca kompozicia tekniko la verkaron de Franz Liszt, uzante akordajn tremsonojn, vastajn okto- kaj akordpasaĵojn kaj precipe arpeĝojn ĝis mezuro ĝis tiam ne konata. Schubert mem konfesis, ke li neniam regas la verkojn („La diablo ludu ĉi tiun aĵon!“), kaj konforme al tio ĝi estas ankaŭ konata kiel lia verkoj teknike plej postulema.

La verko staras precipe laŭ pianluda tekniko en certa rilato kun la verkado de Franz Liszt. Tiu ĉi estis tiel imponita de la sonaj eblecoj, kiuj sin kaŝas en la Wanderer-Fantasie, ke li ofte prezentis ĝin kaj krome komponis propran version por piano kaj orkestro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]