Wangen ĉe Olten
| Wangen ĉe Olten | |
|---|---|
| Blazono de Wangen ĉe Olten | |
| Rigardo de la parkloko de Coop-supermerkato en la centro de Wangen ĉe Olten al la preĝejo |
|
| Kantono | Soloturno |
| Distrikto | Olten |
| Koordinatoj | 47°20′40″N 7°52′10″O / 47.34444°N, 7.86944°OKoordinatoj: 47°20′40″N 7°52′10″O / 47.34444°N, 7.86944°O |
| Nombro de enloĝantoj | 4804 |
| Areo | 6,94 km² |
| Alteco | 417 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4612 |
| Komunumkodo | 2586 |
| Mapo de Wangen ĉe Olten | |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Wangen ĉe Olten (germane Wangen bei Olten) estas kaj komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 4804 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio [redakti]
La komunumo etendiĝas en la oriento de la ebenaĵo de la rivero Dünnern okcidente de la distriktĉefurbo Olten kaj sude de la Soloturna Ĵuraso. Al la komunumo apartenas krom la ĉefa vilaĝo Wangen ankaŭ la vilaĝeto Kleinwangen sude de Dünnern kaj la kvartaloj kaj setlejoj Loch, Chalchofen, Gruebacher, Haflet kaj Banacher.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Wangen ĉe Olten limas en nordoriento al Trimbach, en okcidento al Olten, en sudo al Kappel, en okcidento al Rickenbach, kaj en nordokcidento al Hauenstein-Ifenthal.
Trafiko [redakti]
La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Soloturno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la regiona busreto Olten-Gösgen-Gäu kaj la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Araŭo kaj Olten al Soloturno kaj Bielo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 6 kilometrojn sudoriente inter Arburgo kaj Oftringen kaj al la svisa aŭtovojo A2 ses kilometrojn okcidente en Egerkingen.
Historio [redakti]
Mezepoka kroniko mencias en la jaro 610 la lokon Wangas kiel batalejo inter alemanoj kaj burgonjoj. Tamen la historiistoj ne certas ĉu temas pri Wangen ĉe Olten, Wangen ĉe Aro aŭ Niederwangen en Köniz. El la jaro 1226 datiĝas la mencio de Wangen en Buĥsgovio (Wangen im Buchsgau)[1]
Minaretodisputo [redakti]
La konstruo de malgranda minareto sur la tegmento moskeo de la Turka kulturklubo en Wangen ĉe Olten kaŭzis la svisan minaretdisputon, kadre de kiu la dekstrema Svisa Popolpartio lanĉis la minaretiniciativion.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Aliaj lokoj kun la nomo Wangen
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Wangen ĉe Olten
Bildoj [redakti]
|
||||||