Wangerland estas komunumo en Germanio, ĉe la bordo de la Norda Maro, kiu konsistas el sep sendependaj vilaĝoj: Hohenkirchen, Hooksiel, Horumersiel-Schillig, Oldorf, Tettens, Waddewarden kaj Minsen-Förrien. La komunumo apartenas al la distrikto Friesland en la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio.
Fine de decembro 2011 la komunumo havis 9918 daŭrajn loĝantojn. Somere tiu nombro multobliĝas, kiam la komunumo estas inundata de someraj ĉemaraj feriantoj. Ĉiuj sep komunumaj vilaĝoj situas rekte ĉe la maro kaj estas turismaj centroj.
la historia haveno de Hooksiel
kajtoj ĉe la plaĝo de Schillig
skulptaĵo en la komunuma vilaĝo Minsen
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Wangerland" ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |