Wanne-Eickel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wanne-Eickel
ekde 1975 parto de urbo Herne
impreso pri la urbocentro de Wanne-Eickel

Wanne-Eickel estis eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono, en la federacai lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Kadre de administra reformo la urbo la 1-an de januaro 1975 unuiĝis kun la najbara eksterdistrikta urbo Herne, kaj ekde tiam konsideratas parto de la nova urbo Herne. Ĝis la unuiĝo kun Herne, la urbo Wanne-Eickel havis la plej grandan statistikan loĝdenson el ĉiuj urboj de Germanio: sur areo de 21,31 km² la loĝdenso fine de la jaro 1965 estis proksimume 5100 homoj po km².

La blazono de la urbo Wanne-Eickel - nigra saltanta ĉevalo sur heraldike ora (fakte flava) fono - en nur iom ŝanĝita formo iĝis la blazono de la nova urbo Herne. Ankaŭ la urbaj koloroj, oro-nigro-oro, transpreniĝis. Pri la eksa ekzisto de la grandurbo Wanne-Eickel interalie nun ankoraŭ memorigas la loka fervoja ĉefstacidomo, kiu daŭre ne nomiĝas Herne, sed Wanne-Eickel.

La evoluo de la urbo estis forte influata per la minado de karbo - en la urba teritorio estis dudek minejoj de la minadaj centroj Königsgrube, Hannibal, Pluto, Unser Fritz kaj Shamrock. La minado de karbo daŭris de 1856 ĝis 1993. Pluraj industriaj monumentoj en la urbo memorigas pri tiu mineja pasinteco.