Bäretswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wappenswil)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bäretswil (stacidomo).
Bäretswil
Blazono de Bäretswil
Ŝpinmuzeo en Bäretswil en la malnova ŝpinejo
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Hinwil
Koordinatoj  47° 20' N, 8° 51' E
Nombro de loĝantoj 4439
Areo 22,23 km²
Alteco 702 m super marnivelo
Poŝtkodo 8344
Komunumkodo 0111
Mapo de Bäretswil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bäretswil estas komunumo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4439 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bäretswil situas en la Zurika Oberlando en antaŭalpa regiono, ĉe la akvodislimo inter la Glatt kaj la Töss. La plej malalta punkto troviĝas ĉe la akvopurigejo je 616 m kaj la plej alta sur la monto Allmann je alteco de 1074 m.

Komunumopartoj[redakti | redakti fonton]

Bäretswil konsistas el la municipoj kaj iamaj civilkomunumoj Bäretswil kaj Adetswil kaj la setlejoj Bettswil, Wappenswil, Hof, Neuthal, Tanne kaj Klein Bäretswil.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bäretswil limas en nordokcidento al Pfäffikon, en nordo al Hittnau, en nordoriento al Bauma en oriento al Fischenthal, en sudo al Hinwil, kaj en okcidento al Wetzikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

1901 Bäretswil estis konektita al la trajnreto per la Uerikon - Bauma fervojo, kiu tamen en la jaro 1969 estis fermita kaj anstataŭigita per la buslinio de Wetzikon al Bauma. Ĝi garantias hodiaŭ ĝian konekton al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A53 troviĝas proksimume 4 kilometrojn okcidente en Hinwil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencioj de Bäretswil datiĝas el la jaroj 741 kiel Berofovilare kaj 745 kiel Perolfeswilari.

Ek de 1525 en Bäretswil ĝis la 17-a jarcento aktivis anabaptistoj. Al tio rememorigas la Anabaptista Kaverno en Allmen, kiu dum certa tempo estis rifuĝejo de persekutitaj kredantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]