Ward Cunningham

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Ward Cunningham
Ward Cunningham

Howard G. "Ward" Cunningham (naskigita 26-an de majo 1949 estas la usona komputila programisto kiu inventis vikion.

Li kreis novan programadmetodologion kiun li nomis Extreme Programming (ekstrema programado) kaj teĥnikon de gruplaborado en la programado la "lertaj metodoj". Frua komputikisto, instruisto sed ankaŭ konsilanto pri teoriaj problemaroj de projektplanado, li tiele resumas la motivojn kiuj instigis lin krei la vikian teĥnologion :

  • Interligi la spertojn de ĉiuj
  • Retrovi en multuzanta kunteksto la kre- kaj redakt-produktivecon kiun li estis atinginta redaktinte tekstajn laborojn per "hypercardstaplo " kiun li estis kreinta.
  • Homoj ŝatas paroli esprimiĝi. Vikio ebligas al tiu partopreni.
  • Legi skribitan dokumenton dum oni mense ekpensas "nu mi estus aldoninta tion" estis frustiga laŭ li. Vikio ofertas voĉon al la "Jes, sed ..." enmense pensitan dum la legado de dokumento.

La unua disvolviĝo de vikia sistemo estis kreita en 1995 (vidu tie).


Biografio
Ĉi tiu artikolo pri "Ward Cunningham" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.