Ward Moore
| Josef Ward Moore | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Josef Ward Moore | |
| Dato de naskiĝo | 10-a de aŭgusto 1903 | |
| Loko de naskiĝo | Madison | |
| Dato de morto | 28-a de januaro 1978 | |
| Loko de morto | Pacific Grove | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 74 | |
Josef Ward Moore (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1903 en Madison, mortis la 28-an de januaro 1978 en Pacific Grove) estis usona verkisto Li subskribis Ward Moore siajn verkaĵojn de sciencfikcio.
Enhavo |
Vivo[redakti]
Kvin monatojn post lia naskiĝo en Nov-Ĵerzejo, li kun liaj gepatroj iris vivi en Montrealo, kaj en 1913 iris al Novjorko. Aĝa de 11 jaroj, li komencis verki rakontojn kaj poemojn.
Li lernis en la DeWitt Clinton Alta Lernejo el kiu li estis eksigita (laŭ onidiroj, pro sia kontraŭmilitara sinteno). En la 20-aj jaroj li vagis tra Usono kaj dungiĝis en pluraj laboroj, inter kiuj komizo en librovendejo de Ĉikago, kie li amikiĝis kun la poeto Kenneth Rexroth.
Li instaliĝis en Kalifornio en 1929, kaj aperigis sian unuan romanon (kiu ne estis sciencficia) Breathe the Air Again en 1942.
En la 40-aj jaroj li skribis en diversajn gazetojn :Harper's Bazaar, la San Francisco Chronicle, Jewish Horizons, The Nation kaj Frontier.
En la 50-aj jaroj li regule verkis por The Magazine of Fantasy & Science Fiction. Kvankam ne abundaj, liaj noveloj ironaj kan bonstilaj estis ŝatitaj de la legantoj.
Lia dua edzino (1965) estis la sciencfikcia verkistino Raylyn Moore (naskiĝinte: Crabbe).
Liaj du noveloj Lot kaj Lot's Daughter inspiris la filmon Panic in Year Zero (Paniko en Jaro Nula, 1962) de kaj kun Ray Milland.
Verkoj[redakti]
Romanoj[redakti]
- Breathe the Air Again (1942)
- Greener Than You Think (1947)
- Bring the Jubilee (1953)
- Joyleg (kun Avram Davidson, 1962)
- Caduceus Wild (kun Robert Bradford, 1978)
Noveloj[redakti]
- Peacebringer (1950)
- Flying Dutchman (1951)
- We, The People (1952)
- Bring the Jubilee (1952)
- Measure of a Man (1953)
- Lot (1953)
- Lot's Daughter, (1954)
- Rx Jupiter Save Us (1954)
- Dominions Beyond (1954)
- The Mysterious Milkman of Bishop Street (1955)
- Caution Advisable (1955)
- In Working Order (1955)
- Old Story (1955)
- No Man Pursueth (1956)
- The Rewrite Man (1956)
- Adjustment (1957)
- The Fellow Who Married the Maxill Girl (1960)
- Transient (1960)
- Rebel (1962)
- Frank Merriwell in the White House (1973)
- The Boy Who Spoke Cat (1973)
- Durance (1975)
- Wish Fiddle (1975)
- A Class with Dr. Chang (1976)
- Conversation Piece (1978)
- With Mingled Feelings of Anticipation and Apprehension the Emigrants Leave Their Native Earth for a Far-Off Destination (1980)
- It Becomes Necessary (1996)
- Falling From Grace (ne publikigita)

