Warnemünde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Warnemünde estas banejo ĉe la Balta Maro, tuj norde de la historia kerno de la urbo Rostock kaj nun estas urboparto de Rostock. Tie la rivero Warnow enfluas en la Baltan Maron kaj donis al la loĝloko sian nomon. La strando 150 metrojn larĝa estas la plej larĝa de la germana baltmara marbordo.