Warnow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Warnow (rivero))
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Warnow en la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio en nordorienta Germanio. Krome temas pri parto de la komunumo Steinhagen (Meklenburgo) de la sama federacia lando, kaj pri nomo de la administra komunumaro Amt Warnow-West en la sama lando.
Warnow
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio, federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Longeco 155 km
Fluo
Fonto apud Grebbin, distrikto Ludwigslust-Parchim
- Alteco super marnivelo 56 m
Enfluejo ĉe Warnemünde en la Baltan Maron
- Alteco 0 m
Altecodiferenco 56 m
Geografio
Trairataj urboj Sternberg, Bützow, Schwaan kaj Rostock
vdr

La rivero Warnow estas rivero en la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. Ĝi longas 155 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 42-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Bützow, Schwaan kaj Rostock. Fine de sia vojo, kiu fluas iom orienten, sed precipe norden, la rivero ĉe Warnemünde fluas en la Baltan Maron.

ĉe urbo Sternberg
fluo en la Baltan Maron ĉe Warnemünde