Warren Beatty

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Warren BEATTY (naskita la 30an de marto 1937 en Richmond, Virginio) estas usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro.

Li famiĝis pro la ĉefrolo en la filmo Splendor in the grass, en kiu li prezentis junulon el riĉa familio, kies amo al knabino el malpli alta socia tavolo ne povis plenumiĝi pro liaj senkomprenaj gepatroj.

Warren Beatty cetere estas la edzo de aktorino Annette Bening kaj frato de aktorino Shirley MacLaine.

Famaj filmoj

  • Splendor in the Grass (Usono, 1961)
  • Bonnie and Clyde (Usono, 1967)
  • McCabe & Mrs. Miller (Usono, 1971)
  • The Parallax view (Usono, 1973)
  • Shampoo (Usono, 1974)
  • Heaven Can Wait (Usono, 1977)
  • Reds (Usono, 1981)
  • Dick Tracy (Usono, 1990)
  • Bugsy (Usono, 1991)

Premioj