Wartburg (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Wartburg
La kastelo Vartburgo
La Ĉambro de Luther
Monda heredaĵo de UNESKO

Koordinatoj: 50°57′58.38″N 10°18′23.12″E  /  50.9662167°N, 10.3064222°O / 50.9662167; 10.3064222 (Wartburg (burgo)) La Vartburgo - germane Wartburg - estas kastelo en Turingio (germane Thüringen), unu el la dek ses federaciaj landoj de la hodiaŭa Germanio.

La kastelo troviĝas supre de la urbo Eisenach [elparolu AJzenaĥ], ĉe la nord-okcidenta rando de la Turingia Arbaro, je 411 metroj super la marnivelo. Ĝi estis konstruata ĉirkaŭ la jaro 1067 danke al la turingia grafo Ludoviko la Saltulo (Ludwig der Springer) kaj ekde 1999 estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Historia signifo[redakti | redakti fonton]

Plo ol iu ajn alia fortikaĵo de Germanio la Wartburg estis ligita al la politika kaj religia historio de Germanio kaj de Mezeŭropo. Inter la jaroj 1211 kaj 1227 la nobelino Elizabeto de Hungario, kiu pli poste iĝis kristana sanktulino, vivis ĉi-tie. Dum 1521 kaj 1522 la pro siaj revoluciaj ideoj persekutita religia reformisto Martin Luther sub la kaŝnomo "kavaliro Jörg" kaŝiĝis en la fortikaĵo kaj ene de nur 11 semajnoj tradukis la Novan Testamenton en la germanan lingvon, kiu danke al la iom antaŭe en Eŭropo famiĝinta libropresado amase diskonatiĝis, iĝis "la germanlingva libro" kaj en sia lingvouzo konsistigas la bazon de la moderna standarda germana lingvo. La verkisto kaj sciencisto Johann Wolfgang von Goethe plurfoje tie loĝis, unuafoje dum la jaro 1777. La 18-an de oktobro 1817 en la fortikaĵo okazis la unua nacia renkontiĝo de demokratiemaj germanaj studentoj, la "unua vartburga festo". "Dua vartburga festo" okazis dum la jaro de la demokratia revolucio 1848.

Tial ne mirigas, ke la loko jam dum la 19-a jarcento konsideriĝis historia monumento.

Retaj ligiloj en diversaj aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]