Wartenburg (Kemberg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wartenburg
Blazono
Wartenburg (Kemberg) (Germanio)
Wartenburg (Kemberg) (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Wittenberg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034927
Poŝtkodo 06901
Aŭtomobila kodo WB
Politiko
Demografio
Loĝantaro 766 (stato: fine de 2008)
Geografio
Geografia situo 51° 49′ N, 12° 47′ O (mapo)51.81138888888912.781388888889Koordinatoj: 51° 49′ N, 12° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 69 m
Areo 15,67 km²
vdr

Wartenburg [VARtnburk] ĝis fino de la jaro 2009 estis administra komunumo en Germanio: ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la urba komunumo Kemberg. La loĝloko troviĝas en la distrikto Wittenberg de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de 2008 ĝi havis 766 loĝantojn.

La loĝloko aparte konatiĝis en la napoleonaj militoj kadre de samnoma "batalo de Wartenburg" la 3-an de oktobro 1813, en kiuj soldataro de la prusia armeestro Blücher devigis la napoleonan armeon liberigi la transiron de la Elbo. Tio estis la antaŭkondiĉo por pli posta venko de la kontraŭnapoleona armearo en la tiel nomata "batalo de popoloj" ĉe Leipzig. La loka kastelo Wartenburg dum tri tagoj komence de oktobro 1813 estis la centra komandejo de la kontraŭnapoleona armearo. Nun la batalo memorige ensceniĝas ĉiun kvinan jaron en granda kostuma festo.

la loka kastelo
la memoriga festo de la "batalo de Wartenburg" ĉiun kvinan jaron