Varto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Warthe)
Varto
rivero
Bazaj informoj
Longeco 808 km
Fluo
Geografio
Landoj Pollando
Regionoj Warta Water Region
Map
vdr
la rivero Varto ĉe la pola urbeto Wronki

La Varto - pole Warta, germane historie ankaŭ Warthe - estas rivero en la nuna okcidenta Pollando. Ĝi longas 808 kilometrojn kaj de oriento alfluas la riveron Odro.

Proksimume la duono de la riverovojo estas ŝipe pasebla. Inter de alfluoj de la rivero estas la rivereto Noteć (germane Netze). Ĉe la alfluo de la Varto en la riveron Odro dum la jaro 2001 instaliĝis nacia natura parko.

Rivera vojo[redakti | redakti fonton]

La rivero fontas en la nuna pola vojevodio Silezio, oriente de la urbo Zawiercie kaj sude de Częstochowa. Ĝi trafluas la ebenaĵon de Grandpollando kaj apud Kostrzyn nad Odrą (germane Küstrin) enfluas la Odron. La rivero estas la plej granda alfluo de la Odro kaj en la loko de la alfluo eĉ pli longa ol ĝi. Sed ĉe la enfluejo la Odro havas signife pli da akvo ol la Varto, kaj tial la posta komuna rivero, kiu de tie fluas norden al la Balta Maro, nomiĝas "Odro" kaj ne Varto.

Pli grandaj loĝlokoj survoje[redakti | redakti fonton]

Grandurboj:

la rivero Varto en Poznano

Mezgrandaj urboj:

la rivero en la pole samnoma urbeto Warta

Urbetoj: