Was Gott tut, das ist wohlgetan, BWV 99

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Was Gott tut, das ist wohlgetan (eo: Kion Dio faras, tio estas bonfarita; BWV 99) estas eklezia kantato de Johann Sebastian Bach. Li komponis ĝin en 1724 je Lepsiko por la 15-a dimanĉo post Triunuo kaj prezentis gin unuafoje je la 17-a de septembro 1724.

Johann Sebastian Bach, pentraĵo el la jaro 1715

Historio kaj tekstelekto[redakti | redakti fonton]

Bach komponis la ĥoralkantaton en 1724, la dua jaro de sia oficperiodo en Lepsiko, por la 15-a dimanĉo post Triunuo.

La preskribitaj legadoj por la dimanĉo estis Gal 5, 25 ĝis Gal 6, 10, la „admono iradi en la Spirito“, kaj Mt 6, 23–34, el la Surmonta Parolado la admono, ne malgrandfide zorgi, celi la Dian regnon. La kantata teksto baziĝas sur la ĥoralo Was Gott tut, das ist wohlgetan (1674) de Samuel Rodigast.[1] La ĥoralo referencas ĝenerale al la evangelio. Ĉiuj ĝiaj ses strofoj komenciĝas per la sama tekstlinio.

La nekonata tekstoverkisto de la kantato konservis la kadrajn strofojn kaj alirimis la restajn strofojn al same multaj movimentoj. Je tio li konservis kelkajn rimojn en la 2-a movimento. En la 4-a movimento li referencis senpere al la evangelio per parafrazo de la lasta verso pri „Und haben alle Tage gleich ihre eigne Plage“ (Mateo 6, 34). En la 5-a movimento li fortigis per du aludoj de la kruco la rilaton inter la sufero de Jesuo kaj tiu de liaj adeptoj.

Bach uzis la ĥoralon ankaŭ en kelkaj aliaj kantatoj, nome Was Gott tut, das ist wohlgetan, BWV 100.[2]

Okupantaro kaj movimentoj[redakti | redakti fonton]

La kantato estas okupata per kvar solistoj soprano, aldo, tenoro kaj baso), kvarvoĉa ĥoro, korno por plifortigo de la ĥorala melodio, transversa fluto, hobojo de amoro, du violonoj, vjolo kaj kontinua baso.

  1. Ĥoro: Was Gott tut, das ist wohlgetan
  2. Recitativo (baso): Sein Wort der Wahrheit stehet fest
  3. Ario (tenoro): Erschüttre dich nur nicht, verzagte Seele
  4. Recitativo (aldo): Nun, der von Ewigkeit geschloß'ne Bund.
  5. Ario (soprano, aldo): Wenn des Kreuzes Bitterkeiten
  6. Ĥoralo: Was Gott tut, das ist wohlgetan

Muziko[redakti | redakti fonton]

La enkonduka ĥoraĵo havas klaran konĉertan karakteron. La arĉinstrumentoj komenciĝas per temo, kiu estas deduktita de la ĥorala melodio[3]. Post 16 taktoj komenciĝas konĉerteto de fluto, amorhobojo kaj 1-a violono, je tio la hobojo ludas la temon prezentitan de la arĉinstrumentoj, la fluto la kontrapunktajn deksesonojn. Tri taktojn pli malfrue la kantvoĉoj komenciĝas per la ĥoralo, la firma kanto lokas en la soprano, kaj ĝin fortigas la korno. En la interludo ĉiuj instrumentoj unuiĝas al konĉerto.

La unua neakompanata recitativo finiĝas sur longa sur la vorto „wenden“ (turni). La unuan arion akompanas la fluto, kio postulas kapablan flutiston, same kiel ankaŭ la mallonge antaŭe komponitaj kantatoj Was frag ich nach der Welt kaj Nimm von uns, Herr, du treuer Gott. La teksto priskribas la skuon de la animo, kio estas vigle ilustrata, kvankaj ekzistas la admono, ke la animo ne lasu sin skui. La dua recitativo similas la unuan kaj akcentas la vorton „erscheinet“ (aperas). En la lasta ario, dueto, la arĉinstrumentoj plue silentas, fluto kaj hobojo akompanas la virinajn voĉojn. La instrumentoj komenciĝas per ritornelo en trio kun la kontinua baso. Post unua kanta parto dua alportas novan teman materialon, sed ĝi referencas al la unua per la ripeto de instrumentaj motivoj, poste la ritornelo estas kadrige ripetata. La fina ĥoralo estas simpla kvarvoĉa tonmetaĵo.

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Bach Kantate Vol. 52. Helmuth Rilling, Gächinger Kantorei, Bach-Collegium Stuttgart, Arleen Augér, Helen Watts, Lutz-Michael Harder, John Bröcheler. Hänssler, 1979.
  • J. S. Bach: Das Kantatenwerk – Sacred Cantatas Vol. 5. Nikolaus Harnoncourt, Tölzer Knabenchor, Concentus Musicus Wien, solisto de Tölzer Knabenchor, Paul Esswood, Kurt Equiluz, Philippe Huttenlocher. Teldec, 1979.
  • J. S. Bach: Complete Cantatas Vol. 12. Ton Koopman, Amsterdam Baroque Orchestra & Choir, Lisa Larsson, Annette Markert, Christoph Prégardien, Klaus Mertens. Antoine Marchand, 2000.
  • Bach Cantatas Vol. 8: Bremen / Santiago / For the 15th Sunday after Trinity / For the 16th Sunday after Trinity. John Eliot Gardiner, Monteverdi Choir, English Baroque Soloists, Malin Hartelius, William Towers, James Gilchrist, Peter Harvey. Soli Deo Gloria, 2000.
  • J. S. Bach: Cantatas Vol. 25 – Cantatas from Leipzig 1723. Masaaki Suzuki, Bach Collegium Japan, Yukari Nonoshita, Daniel Taylor, Makoto Sakurada, Peter Kooij. BIS, 2003.
  • „Was Gott tut, das ist wohlgetan“. Kantate BWV 99. Rudolf Lutz, ĥoro kaj orkestro de la J. S. Bach-Fondaĵo, Julia Neumann, Claude Eichenberger, Johannes Kaleschke, Fabrice Hayoz. Aldona enkonduka kurso same kiel meditaĵoj de Barbara Neymeyr. Gallus Media, 2013.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]