Was ist was

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Frankfurta librofoiro 2012 eldonejo Was ist was 1.JPG
Eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012

Was ist was (eldoneja ortografio per majuskloj WAS IST WAS, en Esperanto "kio estas kio?") estas germanlingva serio de dokumentaj libroj por infanoj, kaj jura marko de la germana eldonejo Tessloff. Intertempe ne nur ekzistas la en familioj de Germanlingvio ekde la 1960-aj jaroj konataj grandformataj dokumentaj libroj, sed ankaŭ informaj komputilaj kompaktdiskoj kaj filmaj lumdiskegoj, ampleksa reteja portalo kun multaj informoj, sonlibroj dokumentaj, ludoj por la sistemo Nintendo DS kaj samnoma televida programo Was ist Was TV. La koncepto originas en Anglalingvio, kie ĝi publikiĝis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, do intertempe jam konsideratas historia libroserio - anglalingve la marko havis la nomon How and Why (en Esperanto "kiel kaj kial?").

Tipaĵo de la libra enpaĝigo de la germana serio kaj de alilingvaj plutradukoj estas aparta demanda kesteto po ĉapitro. Tiuj kestetoj ĉiam metatas maldekstre al la linioj 2 ĝis 7 de la ĉapitra teksto.

Historio

Bazo de la libroserio Was ist was estas la anglalingva porinfana dokumenta libroserio „How and why“, kiu al junaj legantoj koncize kaj bone kompreneble klarigas malfacilajn temojn. Ĝi ekkonceptiĝis en 1959 en Usono, kie en 1960 aperis la unuaj volumoj, kaj kun malmultaj nuancaj adaptoj republikiĝis en Britio. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj en Usono aperis 74 volumoj, en la sama tempo en Britio presiĝis 66 el tiuj usonaj volumoj plus 29 aldonaj, sendepende verkitaj. Fine de la 1970-aj jaroj en Usono kaj komence de la 1980-aj en Britio la serio finiĝis kaj ankaŭ la ekzistaj volumoj eldone ne plu kontinue aktualiĝis.

Tuj en 1959, komence de la koncepta fazo kaj jaron antaŭ la publikigo de la unua anglalingva libro, la germana eldonejo Tessloff aĉetis la germanlingvajn rajtojn pri la serio kaj en aŭtuno 1961 publikigis la unuajn kvar volumojn en formo de magazino. Nur en 1963 publikiĝis la unua volumo en grandformata libra formato kun nefleksebla kovrilo. Tiumomente jam estis 24 volumoj en formo de magazino.

Post fino de la anglalingva serio, la germana eldonejo havas la ĉiulingvajn rajtojn pri ĝi. Surbaze de la germana eldono, la serio licence plutradukiĝis inter alie en la ĉeĥan (seria titolo "Co jak proč") kaj la rusan (seria titolo "Что есть что").

Libroj

La libroserio celas infanajn legantojn en aĝo inter 8 kaj 13 jaroj. En laŭ la stato fine de 2012 sume 130 volumoj klarigatas temoj el la temaroj de historio, biologio, tekniko kaj pliaj sciencaj branĉoj. La libroj havas maksimume 48 paĝoj, kaj estas ripete enhave aktualigataj. Tiel ekzemple la volumo 3, "energio", en la momento de unua publikigo en la 1960-aj jaroj ankoraŭ nomiĝis "atomenergio" kaj enhave nur temis pri tiu speco de energio - nur en posta eldono la libro reverkiĝis. Dekomence la libroj ne estis tradukoj de la volumoj el la anglalingva serio, sed memstaraj verkaĵoj, transprenantaj nur la ĝeneralan koncepton kaj parte la enpaĝigan dezajnon de la usona serio.

1 Unsere Erde (nia tero)
2 Der Mensch (la homo)
3 Energie (energio)
4 Chemie (kemio)
5 Entdecker und ihre Reisen (malkovrintoj kaj iliaj vojaĝoj)
6 Die Sterne (la steloj)
7 Das Wetter (la vetero)
8 Das Mikroskop (la mikroskopo)
9 Der Urmensch (la prahomo)
10 Fliegerei und Luftfahrt (aviado)
11 Hunde (hundoj)
12 Mathematik (matematiko)
13 Wilde Tiere (nebreditaj bestoj)
14 Versunkene Städte (dronintaj urboj)
15 Dinosaurier (dinosaŭroj)
16 Planet en und Raumfahrt (planedoj kaj kosmoflugoj)
17 Licht und Farbe (lumo kaj koloroj)
18 Der Wilde Westen (la sovaĝa okcidento de Usono)
19 Bienen, Wespen und Ameisen (abeloj, vespoj kaj formikoj)
20 Reptilien und Amphibien (reptilioj kaj amfibioj)
21 Der Mond (la luno)
22 Die Zeit (la tempo)
23 Architektur (arkitekturo)
24 Elektrizität (elektro)
25 Schiffs (ŝipoj)
26 Wildblumen (nekultivitaj floroj)
27 Pferde (ĉevaloj)
28 Akustik (akustiko)
29 Wissenschaftler (sciencistoj)
30 Insekten (insektoj)
31 Bäume (arboj)
32 Meereskunde (oceanografio)
33 Pilze (fungoj)
34 Wüsten (dezertoj)
35 Erfindungen (inventaĵoj)
36 Polargebiete (polusaj regionoj)
37 Computer und Roboter (komputiloj kaj robotoj)
38 Säugetiere der Vorzeit (prahistoriaj mamuloj)
39 Magnetismus (magnetismo)
40 Vögel (birdoj)
41 Fische (fiŝoj)
42 Indianer (indianoj)
43 Schmetterlinge (papilioj)
44 Die Bibel – das Alte Testament (la biblio - la malnova testamento)
45 Mineralien und Gestein (mineraloj kaj aliaj ŝtonoj)
46 Mechanik (mekaniko)
47 Elektronik (elektroniko)
48 Luft und Wasser (aero kaj akvo)
49 Sport (sporto)
50 Der menschliche Körper (la homa korpo)
51 Muscheln, Schnecken, Tintenfische (moluskoj, helikoj, sepioj)
52 Briefmarken (poŝtmarkoj)
53 Das Auto (aŭto)
54 Die Eisenbahn (fervojo)
55 Das alte Rom (antikva Romio)
56 Ausgestorbene und bedrohte Tiere (formortintaj kaj minacataj bestoj)
57 Vulkane (vulkanoj)
58 Die Wikinger (vikingoj)
59 Katzen (katoj)
60 Die Kreuzzüge (krucmilitoj)
61 Pyramiden (piramidoj)
62 Die Germanen (la ĝermanoj)
63 Fotografie (fotado)
64 Die alten Griechen (antikva Grekio)
65 Eiszeiten (glaciepokoj)
66 Geschichte der Medizin (historio de medicino)
67 Die Völkerwanderung (la popolmigrado)
68 Natur (naturo)
69 Fossilien (fosilioj)
70 Das alte Ägypten (antikva Egiptio)
71 Piraten (piratoj)
72 Heimtier (hejmbestoj)
73 Spinnen (araneoj)
74 Naturkatastrophen (naturkatastrofoj)
75 Fahnen und Flaggen (flagoj kaj standardoj)
76 Die Sonne (la suno)
77 Tierwanderungen (migradoj de bestoj)
78 Geld (mono)
79 Moderne Physik (moderna fiziko)
80 Tiere – wie sehen, hören und fühlen (bestoj - kiel ili vidas, aŭdas kaj sentas)
81 Die Sieben Weltwunder (la sep mondaj mirakloj)
82 Gladiatoren (gladiatoroj)
83 Höhlen (kavernoj)
84 Mumien (mumioj)
85 Wale und Delfine (balenoj kaj delfenoj)
86 Elefanten (elefantoj)
87 Türme und Wolkenkratzer (turoj kaj nubskrapuloj)
88 Ritter (kavaliroj)
89 Menschenaffen (xxxj)
90 Der Regenwald (la pluvarbaro)
91 Brücken und Tunnel (pontoj kaj tuneloj)
92 Papageien und Sittiche (papagoj kaj xxxj)
93 Die Olympischen Spiele (la olimpiaj ludoj)
94 Samurai (samurajoj)
95 Haie und Rochen (ŝarkoj kaj xxxj)
96 Schatzsuche (serĉado de trezoroj)
97 Zauberer, Hexen und Magie (gesorĉistoj kaj magio)
98 Kriminalistik (krimscienco)
99 Sternbilder und Sternzeichen (stelaj konstelacioj kaj zodiakoj)
100 Multimedia und virtuelle Welt (multmediaj komunikiloj kaj virtualaj mondoj)
101 Geklärte und ungeklärte Phänomen (klarigitaj kaj neklarigitaj fenomenoj)
102 Unser Kosmos (kosmo)
103 Demokratie (demokratio)
104 Wölfe (lupoj)
105 Weltreligionen (mondaj religioj)
106 Burgen (kasteloj)
107 Pinguine (pingvenoj)
108 Das Gehirn (la cerbo)
109 Das alte China (antikva Ĉinio)
110 Tiere im Zoo (bestoj en la zoo)
111 Die Gene (la genoj)
112 Fernsehen (televido)
113 Europa (Eŭropo)
114 Feuerwehr (fajrobrigado)
115 Bären (ursoj)
116 Musikinstrumente (muzikiloj)
117 Bauernhof (farmbieno)
118 Mittelalter (mezepoko)
119 Gebirge (montaroj)
120 Polizei (polico)
121 Schlangen (serpentoj)
122 Bionik (bioniko)
123 Päpste (papoj)
124 Bergbau (minado)
125 Klima (klimato)
126 Deutschland (Germanio)
127 Ernährung (nutrado)
128 Hamster, Biber und andere Nagetiere (hamstroj, kastoroj kaj aliaj ronĝuloj)
129 Lkw, Bagger und Traktoren (kamionoj, fosmaŝinoj kaj traktoroj)
130 Maya, Inka und Azteken (majaoj, inkaoj kaj aztekoj)
131 Raubtiere andere Jäger (rabobestoj kaj aliaj ĉasaj bestoj)
Dosiero:Frankfurta librofoiro 2012 eldonejo Was ist was 2.JPG
Parte eldonejaj standoj kiel tiu en la frankfurta librofoiro 2012 aspektas preskaŭ kiel infanludejo
Dosiero:Frankfurta librofoiro 2012 eldonejo Tessloff.JPG
Stando de la eldonejo Tessloff en la frankfurta librofoiro 2012

Kromaj produktoj

En 2001 unuafoje produktiĝis la televida programo Was ist was TV. Paralele ekzistas ampleksa reteja portalo kun multaj informoj. Publikiĝis sondramoj, kvizaj komputilaj programoj, filmaj vidbendoj kaj lumdiskegoj kaj infana ludo. Ekde 2010 ekzistas kvizaj programoj ("aplikaĵoj") por la komunikiloj iPhone kaj iPod touch. Ekde la jaro 2007 krome publikiĝas la libroserio Was ist was Junior por infanoj ekde kvin jaroj, kaj ekde 2010 aldone la libroserio Was ist was Mini por infanoj ekde 3 jaroj. Aldone ĉiun duan monaton aperas infana magazino de la serio en la eldonejo Egmont Ehapa.

Listo de la ĝis 2011 publikigitaj lumdiskegoj kun filmoj el la programo Was-ist-was-TV

(por esperantlingvaj tradukoj de titoloj principe vidu la liston de libroj supre)

  • 1 Kriminalistik
  • 2 Film und Fernsehen (kino kaj televido)
  • 3 Schiffe
  • 4 Autos
  • 5 Eisenbahn
  • 6 Fliegerei
  • 7 Computer und Roboter
  • 8 Haie
  • 9 Amphibien und Reptilien
  • 10 Pferde
  • 11 Wale und Delphine
  • 12 Spinnen
  • 13 Katzen
  • 14 Vulkane
  • 15 Unsere Erde
  • 16 Das Wetter
  • 17 Planeten und Raumfahrt
  • 18 Mond und Kosmos
  • 19 Körper und Gehirn
  • 20 Bäume
  • 21 Das alte Rom
  • 22 Indianer und der Wilde Westen
  • 23 Mumien (mumioj)
  • 24 Ritter und Burgen
  • 25 Seeräuber (piratoj)
  • 26 Dinosaurier
  • 27 Polargebiete
  • 28 Energie
  • 29 Erfindungen und Bionik
  • 30 Heimtiere
  • 31 Hunde
  • 32 Klima
  • 33 Schätze der Erde ("xxx")
  • 34 Die Sonne
  • 35 Die Sterne
  • 36 Tiere im Zoo
  • 37 Feuerwehr
  • 38 Polizei
  • 39 Phänomene
  • 40 Geld
  • 41 Sport
  • 42 Natur erforschen
  • 43 Deutschland
  • 44 Bauernhof
  • 45 Bären
  • 46 Ernährung
  • 47 Gladiatoren
  • 48 Meereskunde
  • 49 Pyramiden
  • 50 Schatzsuche
  • 51 Die Wikinger
  • 52 Wüsten

La unuaj 26 programoj ankaŭ aperis en la temkolektaj lumdiskegoj:

  • Geschichte - historio (Das alte Rom, Indianer und der Wilde Westen, Mumien, Ritter und Burgen, Seeräuber, Dinosaurier)
  • Natur - naturo (Vulkane, Unsere Erde, Das Wetter, Planeten und Raumfahrt, Mond und Kosmos, Körper und Gehirn, Bäume)
  • Technik - tekniko (Kriminalistik, Film und Fernsehen, Schiffe, Autos, Eisenbahn, Fliegerei, Computer und Roboter)
  • Tiere - bestoj (Haie, Amphibien und Reptilien, Pferde, Wale und Delphine, Spinnen, Katzen)

Listo de la ĝis 2011 publikigitaj sonlibroj

  • 1 Unsere Erde/Das Wetter
  • 2 Autos/Eisenbahnen
  • 3 Amphibien und Reptilien/Haie
  • 4 Ritter und Burgen/Das alte Rom
  • 5 Planeten und Raumfahrt/Fliegerei
  • 6 Indianer und der Wilde Westen/Vulkane
  • 7 Katzen/Pferde
  • 8 Dinosaurier/Spinnen
  • 9 Seeräuber/Schiffe
  • 10 Kriminalistik/Computer und Roboter
  • 11 Unser Körper und Gehirn/Mumien
  • 12 Film und Fernsehen/Mond und Kosmos
  • 13 Wale und Delphine/Bäume
  • 14 Fußball/Formel 1 (xxx)
  • 15 Bauernhof/Hunde
  • 16 Schatzsuche/Das alte China
  • 17 Entdecker/Polargebiete
  • 18 Mittelalter/Samurai
  • 19 Feuerwehr/Polizei
  • 20 Bären/Wölfe
  • 21 Gladiatoren/Germanen
  • 22 Die Sonne/Energie
  • 23 Der Regenwald/Wüsten
  • 24 Versunkene Städte/Die sieben Weltwunder
  • 25 Urmensch/Eiszeiten
  • 26 Olympische Spiele/Die alten Griechen
  • 27 Naturkatastrophen/Luft und Wasser
  • 28 Pinguine/Tiere im Zoo
  • 29 Die Sterne/Die Zeit
  • 30 Zauberer und Hexen/Phänomene
  • 31 Fische/Meereskunde
  • 32 Weltreligionen/Die Bibel
  • 33 Menschenaffen/Elefanten
  • 34 Deutschland/Europa
  • 35 Wikinger/Völkerwanderung
  • 36 Klima/Natur schützen
  • 37 Insekten/Bienen und Ameisen
  • 38 Sport/Ernährung
  • 39 Heimtiere/Wildtiere
  • 40 Das alte Ägypten/Pyramiden
  • 41 Erfindungen/Bionik
  • 42 Fantastische Tiersinne/Tierwanderungen
  • 43 Musikinstrumente/Akustik
  • 44 Wirtschaft/Geld
  • 45 Schätze der Erde/Kristalle
  • 46 Maya & Azteken/Inka
  • 47 Bagger & Traktoren/Mechanik
  • 48 Schlangen & Echsen / Vögel
  • 49 Abenteuer Höhlen/Faszination Berge ("aventuro kavernoj/fascino montoj")
  • 50 Orcas/Polarmeere (grandaj orcinoj/Arkta Oceano kaj Suda Oceano)

Eksteraj ligiloj

greke porinfana informa retejo "Was ist was", la reta eldono de la serio greke paĝaro de la unuopaj libraj volumoj de la serio WAS IST WAS en retejo de la eldonejo Tessloff greke listigo de ĉiuj libraj titolpaĝoj, po volumo en komparo de la 1960-aj jaroj ĝis la nuntempa dezajno