Jagdkantate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juna J.S. Bach kiel kapelmajstro en Vajmaro

Was mir behagt, ist nur die muntre Jagd [Kio plaĉas al mi, estas la vigla ĉasado] (BWV 208), ankaŭ konata kiel „Jagdkantate“ [ĉaskantato], estas kantato de Johann Sebastian Bach.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Bach komponis la kantaton en 1713 okaze de la 31-a naskiĝdatreveno de 31. Christian de Saksio-Weißenfels kiel solena manĝomuziko, kiu eksonis dum la vespero post vasta ĉasevento de la princo en kastelo Neuenburg en la ĉasbieno ĉe Nikolai-strato.

Temo[redakti | redakti fonton]

La libreto devenas de Salomon Franck. En sia teksto la poeto referencas sur la klasika mitologio: Diana, diino de la ĉasado (soprano), Endimiono (tenoro) same kiel Pajno (baso) kaj Paleso (soprano) gloras princon Christian.

Ensemblo[redakti | redakti fonton]

Bach ne eksplicite postulas ĥoron.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri la plej frua profana kantato nuntempe konata de Bach. Krome ĝi estas la unua konata verko de Bach por pli granda orkestro kaj estas unua dokumento pri la kunlaborado de la komponisto kun poeto Salomon Franck. Ĝi konsistas el sinsekvo de 15 iomete mallongaj recitativoj, arioj kaj ĥoroj, kiuj estas relative libere elformataj, t.e. ne laŭas la tiam kutiman formskemon. La ĉasan etoson akcentas du kornoj. La ario de Pales Schafe können sicher weiden, akompanata pastoralece de du bekflutoj, estas je tio la movimento, kiu estas multe pli konata ol la kantato mem.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]