Washi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Washi
Ekzemplo de washi: kyo chiyogami

Washi (japane: 和紙, わし [ŭa ŝi]) aŭ Wagami estas manfarita papero el Japanio. La tekniko krei washi-paperon el iuj plantofibroj ekzistas de pli ol 1300 jaroj.

Kiam papero estis importita dum la Meiji-Restarigado (ekde 1868) tradicie kreita washi perdis sian rolon kaj estas hodiaŭ artaĵo.

Washi estas faritaj el longaj kruciĝintaj fibroj kaj famas pro sia malpezo, fleksebleco kaj solideco. Ekzistas pli ol 400 specoj de papero kun variaj motivoj kaj koloroj, kiujn oni uzas por krei invitilojn aŭ kartojn, kovri skatolojn aŭ donacojn aŭ por fabriki kajtojn.

La plej famaj fibroj nomiĝas kozo, gampi kaj mitsumata. Ĉiu inter ili donas specifan econ al la papero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]