Washington Luís

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Washington Luís
Persona informo
Washington Luís Pereira de Sousa
Naskiĝo 26-an de oktobro 1869 (1869-10-26)
en Macaé
Morto 4-an de aŭgusto 1957 (1957-08-04) (87-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Tombo Consolação Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj brazilportugalaportugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Law School, University of São Paulo • Universitato de San-Paŭlo vd
Partio Republican Party of São Paulo vd
Subskribo Washington Luís
Familio
Edz(in)o Sofia Pais de Barros vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatohistoriisto vd
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Washington Luís PEREIRA de SOUSAoŝinton luis perejra djsouxza], brazila prezidento naskiĝis en Macaé en la 26-a de oktobro de 1869 kaj mortis en San-Paŭlo, en la 4-a de aŭgusto de 1957. Prezidento de Brazilo de la 15-a de novembro de 1926, estis eksigita en la 24-a de oktobro de 1930, de puĉo komandita de Getúlio Vargas.

Washington Luís.

Li lernis en Rio-de-Ĵanejro kaj iĝis advokato en San-Paŭlo (1891). Estis publika prokuroro en Barra Mansa kaj advokato en Batatais, kie komencis sian politikan karieron. Tie li estis urbkonsilanto (1897) kaj urbestro (1898).

En 1900, li edziĝis al Sofia de Oliveira Barros, filino de la 2-a Barono de Piracicaba, kaj estis elektita federacia deputito, sed en tiu tempo, la elektita deputito estu akceptita de antaŭloj, kaj li estis refuzita de deputita ĉambro.

De 1904 ĝis 1906 li estis subŝtata deputito. Poste, li estis subŝtata sekretario pri Juro kaj Publika Sekureco. En 14-a de marto de 1914 iĝis urbestro de San-Paŭlo. En 1920, li estis elektita subŝtatestro de San-Paŭlio.

Post fini sian mandaton kiel subŝtatestro, li elektigis al Senato kaj, en 1925 estis elektita respublika prezidento de aliaj substratestroj. Enoficiĝis en la 15-a de novembro de 1926.

Laŭ tiu tempa politiko, li devis indiki kiel posteŭlon el Minas Gerais, sed preferis indiki posteulon el San-Paŭlo. Pro tio, substratestroj de Minas Gerais, Paraibo kaj Suda Rio-Grando neis apogon al oficialan kandidaton. Tio devigis popolan balotadon en 1930. La politikan malstablecon kaŭzis la puĉon kontraŭ li en oktobro de 1930.

Protektita de Kardinalo Sebastião Leme, li sukcesis permeson por ekziligi en Usono kaj Eŭropo. Li revenis al Brazilo en 1947 post la fino de Vargasa diktatoreco kaj fariĝis eseisto. Mortis en la 4-a de aŭgusto de 1957, en San-Paŭlo.

Antaŭe:13-a Prezidanto de BraziloPoste:
Artur Bernardes1926–1930Milita Junto de 1930