Vaŝingtona Universitato ĉe Sankt-Luizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Washington University in St. Louis

Washington University in St. Louis estas privata esplora universitato en St. Louis, Misurio, Usono. Ĝi fondiĝis en 1853, kaj oni nomis ĝin laŭ George Washington, la unua ŝtatprezidanto de Usono: Washington University. En 1976, por eviti konfuziĝon kun la aliaj eblaj signifoj de Vaŝingtona Universitato, oni oficiale renomis ĝin Washington University in St. Louis, t.e. "Vaŝingtona Universitato en Sankta Luiso".

En 2010 la universitato rangis 30-a en la Ŝanhaja Listo de la ĉefaj esplor-universitatoj de la mondo.