Wassen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wassen
Blazono de Wassen
Preĝejo de Wassen
komunumo en Svislando
Kantono Urio
Distrikto En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 42′ 21″ N 8° 35′ 57″ O / 46.70583 °N, 8.59917 °O / 46.70583; 8.59917 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 21″ N 8° 35′ 57″ O / 46.70583 °N, 8.59917 °O / 46.70583; 8.59917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 447
Areo 97,02 km²
Alteco 930 m super marnivelo
Poŝtkodo 6484
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Wassen
vdr

Wassen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 447 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Wassen kun la fervojlinio

Wassen situas en la supra parto de la Reuss-Valo. La vilaĝo mem tronas alte sur roko super la orienta bordo de la rivero. La komunumo estas monde konata inter fervojistoj pro la impresaj turnotuneloj de la norda ramplo de la Gotardo-Fervojo. Kiam oni alveturas en trajno al la Gotardo-Tunelo oni une povas vidi la preĝejeton de Wassen de malsupre el la valofundo dekstraflane. Post turniĝo en la tuneloj oni pasas tra la stacidomo de Wassen kaj vidas la preĝejon samnivele sed el la alia direkto. Post alia turniĝo en tunelo oni povas vidi la preĝejon de la vilaĝo trian fojon sed nun de malsupre kaj maldekstraflanke.

Al la komunumo apartenas ankaŭ la valo Meiental, tra kiu pasas la alveturvojo al la Sustenpasejo kaj kie troviĝas diversaj malgrandaj vilaĝetoj kaj setlejoj, nome Dörfli (sur lateco de 1280 m s.m.), Färnigen (sur alteco de 1459 m s.m.), Husen (sur alteco de 1179 m s.m.), Meien (sur alteco de 1313 m s.m.) kaj Susten (sur alteco de 1767 m s.m.). Tra Meienvalo fluas la tiel nomita Meienreuss, fontrivero de Reuss, kies fonto estas la Chalchtal-Glaĉero sudoriente de la kulmino de Sustenpasejo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wassen limas en nordokcidento al Engelberg (OW), en nordo al Attinghausen, en nordoriento al Erstfeld, en oriento al Gurtnellen, en sudo al Göschenen, kaj en okcidento al Gadmen (BE).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wassen disponas pri stacidomo ĉe la Gotardo-Fervojo, kie tamen ek de la 1990-aj jaroj ne plu haltas personaj trajnoj. La personotransporto funkcias per buslinio de Altdorf al Göschenen. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 al Gotardopasejo kaj devojiĝas de tiu en la centro de Wassen la kantona ĉefvojo n-ro 11 al Sustenpasejo. Pasas tra Wassen ankaŭ la svisa aŭtovojo A2, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 13-a jarcento post la malfermo de la piedpado trans Gotardopasejo Wassen fariĝis etapoloko. La unua dokumenta mencio de Meien datiĝas el la jaro 1246 kielo Moigion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]