Schwende AI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wasserauen)
Schwende
Blazono de Schwende
Stacidomo de Wasserauen, distrikto-komunumo Schwende
distrikto de Svisiokomunumo en Svislando
Kantono Apencelo Interna
Distrikto En Kantono Apencelo Interna la komunumoj oficiale nomiĝas distriktoj
Koordinatoj  47° 18′ 0″ N 9° 26′ 8″ O / 47.30000 °N, 9.43556 °O / 47.30000; 9.43556 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 0″ N 9° 26′ 8″ O / 47.30000 °N, 9.43556 °O / 47.30000; 9.43556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2104
Areo 57,5 km²
Alteco 838 m super marnivelo
Poŝtkodo 9057
Komunumkodo 3105
Mapo de Schwende
vdr

Schwende estas distrikto respektive komunumo en Kantono Apencelo Interna, Svislando. Ĝi havis 2104 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schwende situas norde kaj oriente de la monto Säntis, kies kulmino kun alteco de 2502, kiu situas sur la komunuma limo kun Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano, estas la plej alta punkto de la komunumo kaj la tuta kantono. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Schwende, Wasserauen, kaj partoj de la vilaĝoj Weissbad kaj Apencelo. Sur la teritorio de la komunumo ankaŭ situas la montarlageto Seealpsee.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto kaj komunumo Schwende limas en nordo al Apencelo, en oriento kaj sudo al Rüte, en sudokcidento al Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano, en okcidento al Hundwil, kaj en nordokcidento al Gonten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Schwenden atingeblas per la etŝpura trajnlinio de la Apencelaj Fervojoj, kiu finiĝas malantaŭe en la valo en Wasserauen. De Wasserauen aertelfero kondukas al Ebenalp, de kie somere en bela piedmarŝo atingeblas relative facile la kulmino de Säntis.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la kavernoj Wildkirchli apud Ebenalp estis trovitaj ŝtonaj iloj de neandertaloj el la paleolitiko, kiuj pruvas, ke jam antaŭ jarmiloj en Schwende vivis homoj.

Apud la preĝejo de Schwende situis en mezepoko turo, kiu supozeble estis la sidejo de la Senjoroj de Doppelstein, ministranoj de la Abato de Sankt-Galo. Laŭ la legendo la civitanoj de Schwende detruis la turon, kiu kaŭzis la Apencelajn Militojn.

La disktrikto-komunumo estis fondita en la jaro 1873 el la samnoma rodo, kiu estisĝis supozeble inter 1204 kaj 1220. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]