Wasserkuppe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wasserkuppe
la monto vidata de nordo
la monto vidata de nordo
monto
Alteco 950 m
Situo  Germanio
Montaro Rhön
Geografia situo 50° 30′ N, 9° 56′ O (mapo)50.4980555555569.9377777777778Koordinatoj: 50° 30′ N, 9° 56′ O (mapo) f4
Wasserkuppe (Hesio)
Wasserkuppe (Hesio)
DEC
Wasserkuppe
Wasserkuppe
Situo de Wasserkuppe
Wasserkuppe (Germanio)
Wasserkuppe (Germanio)
DEC
Wasserkuppe
Wasserkuppe
Situo de Wasserkuppe
Map
Wasserkuppe
vdr

La Wasserkuppe estas la plej alta monto de la mezalta montaro Rhön en centra Germanio. La monto mem, kiu altas 950 metrojn super la marnivelo, situas en la federacia lando Hesio kaj estas la plej alta monto de la federacia lando entute, sed la kompleta montaro etendiĝas tra partoj de tri federaciaj landoj – nome la oriento de Hesio, la nordo de Bavario kaj la sudokcidento de Turingio. La montopinto apartenas al la komunumo Gersfeld. En la monto fontas la rivero Fulda, unu el la du riveroj kiuj poste konsistigas la riveron Werra enfluanta la Nordan Maron, sed ankaŭ 30 pliaj rojoj kaj riveretoj fontas sur la monto.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vortero Kuppe aŭ en la mezaltgermana lingvo Kupfe signifas rondeta "montetosupro", do supro sen akra, kruta roka montopinto, sed pri la unua nomero estas tri hipotezoj: La fonto en la mezaltgermana lingvo povus aŭ esti wazzer (prononco kun esperantlingva "z"), akvo, en la moderna altgermana lingvo Wasser (prononco kun esperantlingva "s"), kaj la multaj riverofontoj tute probabligas tiun nomon, sed povus temi ankaŭ pri wase, herbejo, paŝtejo, aŭ pri la vorto wasse, akreco, kiu rezultigus kompletan tradukon "kruta montopinto" (kio laŭ aspekto de la monta silueto malpli verŝajnas, sed tamen teorie ne ekskludeblas). Fina pruvo por unu el tiuj tezoj ekzistus, se troveblus dokumenta fonto en la mezaltgermana lingvo kun mencio de la montonomo, kiu donus klaran indikon pri la nomkompreno en la mezepoko – sed ĉar tia tekstero ĝis nun ne troviĝis, restas diveni inter la tri teorioj.