Wattignies-la-Victoire
| Wattignies-la-Victoire | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Maubeuge-Sud | |
| Urbestro | S-ro Jean Lévêque 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59680 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59649 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 233 (1999) | |
| Loĝdenso | 36 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°12′05″N 4°00′48″O / 50.20139°N, 4.01333°OKoordinatoj: 50°12′05″N 4°00′48″O / 50.20139°N, 4.01333°O | |
| Alto | 147 m - 205 m | |
| Areo | 6,31 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Wattignies-la-Victoire estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 233 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Wattignies-la-Victoire estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.
Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 6,31 km².
Historio [redakti]
Wattignies famiĝis pro la batalo de Wattignies, kiu okazis la 16-an de oktobro 1793 inter franca revolucia armeo (estrita de Jean-Baptiste Jourdan kaj Lazare Nicolas Marguerite Carnot) kaj la aŭstria armeo. Ĝi estis grava franca venko kaj iasence "savis" la francan revolucion de 1789.
Vidindaĵoj [redakti]
Viziteblas en la loka urbodomo eta muzeo pri la batalo de Wattignies. Ekzistas cetere monumento pri la batalo centre de la vilaĝo.
Administrado [redakti]
Wattignies-la-Victoire apartenas al la kantono Maubeuge-Sud, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.