Watzmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Watzmann kaj la urbo Berchtesgaden

La Watzmann estas la centra montmasivo de la Berchtesgadenaj Alpoj. Ĝi troviĝas en suda Germanio, ĉe la limo al Aŭstrio. La plej alta pinto de la masivo estas la Watzmann-Mittelspitze (2713 m). Sekvas la malgranda Watzmann, kiu nomiĝas ankaŭ Watzmann-edzino (2307 m) kaj la kvin infanoj: unua infano (2247 m), dua infano (2230 m), tria infano (2165 m), kvara infano (2270 m), konata kiel Watzmann-virgulino kaj la kvina infano (2225 m). En Germanio la Watzmann-masivo estas la plej alta montmasivo, kiu per sia tuta bazo troviĝas sur germana tereno. Zugspitze (2962 m), Schneefernerkopf (2875 m) en Zugspitz-montmasivo kaj Hochwanner (2746 m) en Wetterstein-montmasivo estas pintoj sur la limo al Aŭstrio/Tirolo.

Alpismo[redakti | redakti fonton]

La Watzmanndomo

En aŭgusto de 1800 Valentin Stanič la unuan fojon supreniris la Mittelspitze.

La plej konata trairo en la orientaj alpoj estas la Watzmanntrairo. Kutime oni supreniras al la Watzmanndomo kaj tranoktas tie. La sekvontan tagon komenciĝas la trairo de Watzmanndomo ĝis Hocheck,tiam al Mittelspitze kaj poste al Südspitze. De tie oni malsupreniras sur vojeto tra ŝtonrompitaĵo suben en la Wimbachgries valo. Alia konata loko estas la orienta deklivo de Watzmann . Pro eblaj veterŝanĝiĝoj tie en alteco de 2380 m troviĝas provizora rifuĝejo, la Biwakschachtel.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo la kruela WazeWatzmann kun sia edzino kaj la infanoj reĝis per terora reĝimo. Kiam li per sia ĉevalo dispistis kamparanan familion, lin malbenis la kamparanedzino, ke Dio transformu Watzmann kaj lian familion al ŝtono. Poste malfermiĝis la tero, kraĉante fajron, kaj ili transformiĝis al ŝtono.

Muzikalo[redakti | redakti fonton]

En 1974 la aŭstra muzikisto Wolfgang Ambros komponis la muzikalon: Der Watzmann ruft.